Siegfried Translateur

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Siegfried Translateur
Persona informo
Naskiĝo 19-an de junio 1875 (1875-06-19)
en Pokój
Morto 1-an de marto 1944 (1944-03-01) (68-jaraĝa)
en Koncentrejo Theresienstadt
Ŝtataneco Germana Regno
Okupo
Okupo komponistodirigento • muzikredaktisto
vdr

Siegfried TRANSLATEUR [zikfrit tranzlator] (naskiĝis la 19-an de junio 1875, mortis la 1-an de marto 1944) estis vienana dirigento kaj komponisto de valsoj, marĉoj, kaj alia dancmuziko. Hodiaŭ li plejparte konatas pro la valso Wiener Praterleben.

La komponisto naskiĝis en Bad Carlsruhe, Silezio. Li komencis muziklernadon en Vieno, Lepsiko, kaj Breslau, kaj ankaŭ estis instruata de la franca dancmuzika komponisto Emile Waldteufel. En 1900 Translateur translogiĝis en Berlinon, kie li iĝis orĥestra dirigento. Dek unu jaroj post tio, en 1911, li fondis la eldonejon "Myra", kiu plejparte eldonis liajn verkojn, sed ankaŭ komponaĵojn de (interalie) Marc Roland, Franz von Blon kaj Paul Lincke. La filo de Translateur, Hans, poste ekpartoprenis en la profesion.

Laŭlonge de sia tuta vivo Translateur verkis pli-malpli 200 komponaĵojn; lia plej konata verko hodiaŭ estas la valso Wiener Praterleben, opus 12, kiun li komponis deksepjaraĝe.

Post kiam la nazioj venkis Vienon, Translateur devis likvidi sian eldonejon, ĉar la estraro konsideris lin kiel "duona-judo" pro lia juda parencaro. Li vendis la eldonejon al la londona publikanto Bosworth en 1938. Oni malmulte scias pri lia vivo post tio. Translateur, kune kun sia edzino, deportatis en la koncentrejon ĉe Theresienstadt en 1943. Li mortis tie je la marto de 1944, kiam li estis 68-jaraĝa.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]