Sihl

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sihl
Alfluo de Sihl al la Limato en Zuriko
rivero
Bazaj informoj
Longeco 73 km
Akvokolekta areo 600 km²
Averaĝa trafluo 12 m³/s
Fluo
- Alteco super marnivelo 1 500 m
Enfluejo Limato
- Alteco 403 m
Geografio
Alfluantoj Minster, Alp kaj aliaj
Rivero en Eŭropo
vdr

Sihl estas rivero en Svislando kis fonto troviĝas ĉe la monto Drusberg en la Kantono Ŝvico. Fontrivero de Sihl estas la rivero Alp, kiu alfluas ĝin ĉe Biberbrugg.

Lago de Sihl[redakti | redakti fonton]

Ĉe Einsiedeln Sihl trafluas la Lagon de Sihl, kiu estas kun grandeco de 11 km² la plej granda artefarita lago de Svislando. Post Schindellegi la rivero forlasas la kantonon Ŝvicon kaj formas nun la kantonon-limon inter la kantonoj Zugo kaj Zuriko. En tiu riverparto troviĝas la kataraktoj Sihlsprung apud Schönenberg ZH.

Sihlvalo[redakti | redakti fonton]

La rivero nun fluas tra la Sihlvalo, kiu troviĝas en la distrikto Horgen inter la montoĉeno Albis kun ĝia plej alta pinto Uetliberg kaj la montoĉeno Zimmerberg. Ĝi trafluas la urbon Adliswil ĝis Zuriko, kie ĝi ĉe Platzspitz alfluas la Limaton. En la kvartalo Zuriko-Brunaŭ la rivero malaperas sub urba aŭtoŝoseo, kio estis unu el la plej teruraj arkitektaj pekoj de la 70-aj jaroj de la lasta jarcento en Zuriko.

Sihl ĉe Sihlkatarakto

Komunumoj laŭlonge de la rivero Sihl[redakti | redakti fonton]

Ĉ la bordo de la rivero Sihl troviĝas en Kantono Ŝvico la komunumoj Unteriberg, Oberiberg, Euthal, Einsiedeln, Egg SZ kaj Wollerau, en Kantono Zugo la komunumoj Finstersee, Menzingen, Neuheim kaj Walterswil,kaj en Kantono Zuriko la komunumoj Hütten, Schönenberg ZH, Hirzel, Horgen, Oberrieden ZH, Thalwil, Langnaŭ ĉe Albis, Adliswil kaj Zuriko.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]