Hirzel
Hirzel | |
---|---|
vilaĝo • former municipality of Switzerland | |
Kantono | Zuriko |
Distrikto | Horgen |
Koordinatoj | 47° 13′ 2″ N 8° 36′ 37″ O / 47.21722 °N, 8.61028 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 13′ 2″ N 8° 36′ 37″ O / 47.21722 °N, 8.61028 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 1889 |
Areo | 9,68 km² |
Alteco | 678 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 8816 |
Komunumkodo | 0132 |
Pri la komunumo
[redakti | redakti fonton]Hirzel estas komunumo en la distrikto Horgen en Kantono Zuriko, Svislando. Kun 1889 loĝantoj je la 31-a de decembro 2007 ĝi apartenas al la pli malgrandaj komunumoj de la distrikto.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Hirzel situas sur la dorso de la montoĉeno Zimmerberg, flanka moreno, de la iama Lindtglaĉero kiu formis la tipan pejzaĝon plene de etaj montetoj.
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]La komunumo Hirzel limas en nordo al Horgen, en oriento al Wädenswil, en sudoriento al Schönenberg, en sudo al Menzingen (ZG), kaj en okcidento al Neuheim (ZG).
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Sur la teritorio de la komunumo troviĝas la montpasejo Hirzel, kiu ligas Wädenswil kun la Sihlvalo. Super la pasejo kondukas poŝtaŭtobuslinio, kiu apartenas la Zurika Trafik-Unio. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A3 situas oriente en Wädenswil.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua dokumenta mencio de Hirzel datiĝas el la jaro 1269 kiel Hirsol. Dum mezepoko tra Hirzel pasis grava komerca pado inter Zuriko kaj Ŝvico kaj ankaŭ pilgrima vojo. En la jaro 1550 Hirzel fariĝis parto de la kamparvoktejo Wädenswil. Inter 1616 ĝis 1617 la urbo Zuriko konstruigis sur la loko de la malnova Sankt-Nikolaa Kapelo novan preĝejon. Hirzel fariĝis sendependa politika komunumo la 13-an de majo 1773. [1]
Elstaraj personecoj
[redakti | redakti fonton]Hirzel estas konata en la mondo, ĉar tie naskiĝis kaj pasigis sian infanecon la fama svisa verkistino Johanna Spyri (1827-1901). Ŝia romanfiguro Heidi, havas forte aŭtobiografiajn trajtojn, kaj do evidente la vilaĝo de Heidi kiun multaj serĉas en Kantono Grizono aŭ en la Kantono Berno reale estis Hirzel en la Kantono Zuriko. En Hirzel troviĝas Spyrimuzeo.
Esperanto en Hirzel
[redakti | redakti fonton]Okaze de la apero de la Esperanto-traduko de Dietrich Michael Weidmann de la dua volumo de la Heidi-romano de Johanna Spyri, "Heidi povas apliki", kion ŝi lernis, Esperanto-Societo Zuriko kaj Svisa Esperanto-Societo organizos la 2-an de julio 2016 en la Johanna-Spyri-Muzeo en Hirzel orientsvisan regionan Esperanto-renkontiĝon.[2]
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Fonto: Jürg Winkler: Hirzel en Historia Leksikono de Svislando (2008-02-12)
- ↑ "Heidi en Esperanto" en la blogo de Didi Weidmann, konsultita 2016-01-30. Arkivita el la originalo je 2016-01-28. Alirita 2016-01-30 .
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo de la komunumo Hirzel Arkivigite je 2016-08-08 per la retarkivo Wayback Machine
- Hirzel en la Historia Leksikono de Svislando (germane, france, itale)
|