Saltu al enhavo

Schönenberg ZH

El Vikipedio, la libera enciklopedio
- La mallongigo ZH en Schönenberg ZH staras por la svisa Kantono Zuriko. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Schönenberg..

Schönenberg
Blazono de Schönenberg
Dosiero:Sihlsprung en Schoenenberg.jpg
Sihl post Sihlkatarakto en Schönenberg ZH
vilaĝo • former municipality of Switzerland
Kantono Zuriko
Distrikto Horgen
Koordinatoj  47° 11′ 39″ N 8° 38′ 41″ O / 47.19417 °N, 8.64472 °O / 47.19417; 8.64472 (mapo)Koordinatoj: 47° 11′ 39″ N 8° 38′ 41″ O / 47.19417 °N, 8.64472 °O / 47.19417; 8.64472 (mapo)

Map

Nombro de loĝantoj 1930
Areo 11,0 km²
Alteco 714 m super marnivelo
Poŝtkodo 8824
Komunumkodo 0140
Mapo de Schönenberg
vdr

Schönenberg ZH estas komunumo en la distrikto Horgen en Kantono Zuriko, Svislando. Kun 1930 loĝantoj je la 31-a de decembro 2007, ĝi apartenas al la pli malgrandaj komunumoj de la distrikto.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Schönenberg situas sur la suda flanko de la montĉeno Zimmerberg. Temas pri flankmoreno de la glaciepoka Lindt-Glaĉero. Dank ĝia situo la komunumo situas aŭtune plej ofte super la vala nebulo. La plej profunda punkto de la komunumo troviĝas en la Sihlvalo kaj sur ĝia teritorio troviĝas la Sihlkatarakto.

Schönenberg per poŝtaŭtobusoj al Horgen kaj Wädenswil estas konektita al la reto de la Zurika Trafik-Unio.

Unua dokumenta mencio de setlejo en Schönenberg ZH okazis en la jaro 1247. En la jaro 1287 la regnejo Wädenswil, al kiu tiam Schönenberg apartenis, estis vendita de la Libersinjoro Rudolf la 3-a pro monmanko al la johanitoj de Bubikon. Wädenswil fariĝis komandorejo de la johanitanoj. Post la reformacio la johanitanoj vendis Wädenswil kun ĉiuj rajtoj al la urbo Zuriko.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]