Simileco (geometrio)
En geometrio, simileco estas geometria bildigo kiu el ĉiu-ajn figuro, naskas similan figuron, tie estas figuro kun sama formo.
Tiel, per simileco ĉiu kvadrato generas kvadraton, ĉiu egallatera triangulo generas egallateran triangulon, ĉiu cirklo generas cirklon...
La simileco konservas la absolutan valoron de la anguloj, la proporciojn, la pezocentron.
Difino[redakti | redakti fonton]
Se geometria bildigo f sur eŭklida ebeno:
- f multiplikas la distancojn per nenegativa reelo k.
- f konservas la proporciojn de la distancoj.
- f konservas la absolutan valoron de la anguloj (tie estas, la neorientataj anguloj).
Tiam, tiu geometria bildigo estas simileco en la ebeno kaj la nombro k estas la rilato de simileco
Simileco kun rilato = 1 estas tiel nomata izometrio; simileco, kiu konservas la orientatajn angulojn estas tiel nomata rekta simileco.
Praktike: tiuj geometriaj bildigoj :
- Homotetio
- Movo
- Rotacio
- Reflekto
estas similecoj, kaj ĉiuj similecoj estas kombino de ĉi-tiuj bildigoj.