Siné

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Siné dum Pariza librofoiro (marto 2007)

Siné (fakte Maurice Albert Sinet ; n. 31-an de decembro 1928 en Parizo; m. 5-an de majo 2016 ) estis franca ilustristo kaj satiristo. Li estis redaktisto de la semajna gazeto Siné Mensuel.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Maurice Albert Sinet portis la familian nomon de Albert Sinet, unua edzo de lia patrino. Tiu geedziĝo finiĝis en divorco. La patrino, posedanto de malgranda nutraĵvendejo, tiam geedziĝis kun forĝisto Laurent Versy, la natura patro de Maurice.

En 1942 li komencis studi kiel grafikisto en la prestiĝa École Estienne en Parizo. Li enspezis kiel kantisto en noktaj kluboj. De 1946 ĝis 1948 li estis kantisto en la grupo Les Garçons de La rue. Post lia soldatservo, li komencis desegni; li enspezis poste kun retuŝoj de erotikaj fotoj.

En 1952 unue aperis lia desegno en France Dimanche. En 1955 li estis premiita je 'Grand Prix de l'Humour Noir' (granda premio de la nigra humoro) pro lia kolekto Complainte sans Paroles (senvorta ago) Li atingis pli larĝan publikon per serio de delikataj karikaturoj de katoj, kiuj aperis en 1956 en France Soir.

Poste li ŝanĝis al L'Express kiel politika karikaturisto. Li polarizis la legantaron pro sia malakcepto de la Francia rolo en la Alĝeria milito. Li apogis ankaaŭ la opozicion kontraŭ la milito per ago: "Mi kaŝis personojn, mi faris falsajn paperojn." En tiu tempo, li laboris proksime kun la advokato Jacques Vergès kune, de kiu li tamen, jaroj poste, en 1987, distancigis sin. kiam Vergès transprenis defendan mandaton por Klaus Barbie. Siné ankaŭ iĝis akra kritikisto kaj karikaturisto de prezidento Charles de Gaulle. Al sia antipatio kontraŭ de Gaulle aldonis la fakto, ke militservo de Siné estis markita je kontraŭdiroj al liaj superuloj kaj ke al li estis kontraŭ ĉiu milita principo. Post disputoj kun Jean-Jacques Servan-Schreiber, redaktoro de L'Express, Siné en 1962 forlasis la ĵurnalon. "Mi trovis lin tro milda, same la Socialistan Partion de hodiaŭ", opiniis Siné poste.

Siné tiam alportis sian propran revuon nomitan Siné massacre sur la merkato. Liaj bonaj konektoj al alĝerianoj el tempo de la milito helpis al laboroj por la Alĝeria Nacia Petrola Kompanio Sonatrach, por kiu li desegnis de 1965 ĝis 1980. En 1968 li fondis kune kun Jean-Jacques Pauvert la revuon L’Enragé. Samtempe li desegnis por la revuo Action.

Tra sia agado por Alĝerio, li iĝis radikala rekomendanto de la palestina afero kaj radikala kontraŭulo de Izraelo. En intervjuo kun Radio Carbone 14 li konfesis en 1982 fine malfermite al la antisemitismo: "mi estas antisemito, ekde Israelo ĵetas bombojn. Mi estas antisemito, kaj mi ne timas aldoni tion. Li poste pardonpetis dirante ke li estis ebria. Kritikistoj kiel ekzemple Pierre Desproges, kiuj nomis lin "la sola ekstrem-dekstrema maldekstrulo de Francio". Bernard-Henri Lévy tenis la akuzon firme, ke li reprezentas antisemitajn kaj rasismajn opiniojn.

De 1981 ĝis 2008 Siné estis desegnisto ĉe la revuo Charlie Hebdo. La eldonisto, Philippe Val, adiaŭis lin en 2008 ĉar li akuzis lin de antisemita polemiko kontraŭ la juda bofilino de la ŝtatprezidanto Nicolas Sarkozy. La Internacia Ligo kontraŭ rasismo kaj antisemitismo (Ligue Internationale Contre le Racisme et l’Antisémitisme) intervenis kontraŭ tiu polemiko kaj kontraŭ alia serio de desegnoj, kiujn oni taksis kiel kalumnion je islamaj virinoj, tio estis akuzo kontraŭ Siné. En novembro de 2009 Siné estis liberparolita ĉe la Kortumo de Apelacio en Lyon.

Post lia maldungo ĉe Charlie Hebdo Siné aperigis privatan satiran semajnan gazeton Siné Hebdo en septembro 2008 sur la merkato, sed kiu devis esti ĉesigita denove pro nekontentigaj vendonombroj, fine de aprilo 2010. En septembro de 2011, okazis novfondo kiel monata revuo Siné Mensuel . La revuo, kiu aperas sen reklamoj kaj en 2014 havis 15.000 ekzemplerojn, povis subteni sin sur la merkato malgraŭ periode aperantaj financaj problemoj.

Siné mortis dum la mateno de majo 5, 2016 en la Pariza hospitalo Hôpital Bichat-Claude-Bernard, pro sekvoj de pulmo-kirurgio.

Publikigaĵoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Alain Abellard: Brutal, bête et méchant, Le Monde, 4-a de decembro 2009, p. 21