Sin noticias de Gurb

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sin noticias de Gurb
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Eduardo Mendoza
Lingvoj
Lingvo hispana lingvo
Eldonado
Eldondato 1991
Ĝenro romano
Loko de rakonto Barcelono
vdr

Sin noticias de Gurb (Sen novaĵoj de Gurb) estas humura novelo de la hispana verkisto Eduardo Mendoza publikigita de Seix Barral en 1991. Origine ĝi aperis publikigita laŭkajere en la ĵurnalo El País. La novelo oni tradukis al angla, franca, germana, itala, korea, dana, pola, persa, galega kaj Esperanto.[1]

Temas pri parodia kaj satira romaneto, nome speco de taglibro de eksterterano, kiu serĉas sian malaperintan amikon en Barcelono. Fakte ĝi adoptis la aspekton de kantistino Marta Sánchez, fama en tiu jardeko. Spite al la titolo la ĉefrolulo ne estas Gurb mem, sed la sennoma kolego kiu serĉas ĝin. Aparte Gurb estas loĝloko de la provinco Barcelono, sed la novelo estas tute senrilata al tiu. La agado de Sin noticias de Gurb okazas en Barcelono, dum la urbo preparas por la Olimpikaj Ludoj de 1992. La novelo inkludas komentojn pri la konstruadoj kiuj inundas la urbon, krom kritikojn kaj komentojn pri la hispana kaj barcelona socioj, uzante lokajn detalojn pri la vivostilo de la lokanoj.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La libro rakontas la serĉadon de eksterterano (Gurb) kiu estas malaperinta, adoptinta la aspekton de kantistino Marta Sánchez, en la urbo Barcelono.[2] La rakontisto ne estas Gurb, sed alia eksterterano sennoma kiu transformiĝas sinsekve en la Graf-duko Olivares, Miguel de Unamuno, Paquirrín, Isoroku Yamamoto, la duko de Kent kaj la reĝo Alfonso la 5-a de Leono, kies taglibro estas fakte la akso de la rakonto. La protagonisto startas en la historio montrante ideojn kaj celojn kiuj ŝanĝiĝas dum li mem ŝanĝiĝas por adaptiĝi al la formo de vivo de la planedo. La naturo de tiu rakonto estas la satiro kaj la paradokso. La aŭtoro faras absurdan kaj ĉiutagecan urbon scenejo de karnavalo kiu montras veras bildon de la aktuala urbano kaj de la ingenia arta konscio de la verkisto.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Sen novaĵoj pri Gurb, Eduardo Mendoza, 2019, Eldonejo Libera, Tradukisto, O. Kowalski, ISBN 9780244785949
  2. Sin noticias de Gurb Publikigita en elpais.com


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Sin noticias de Gurb en la hispana Vikipedio.