Sinagogo de Esztergom

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sinagogo de Esztergom
sinagogo
Estiĝo 1888
Lando Hungario vd
Situo Esztergom
Situo
Geografia situo 47° 47′ 44″ N, 18° 44′ 34″ O (mapo)47.7954722218.74263889Koordinatoj: 47° 47′ 44″ N, 18° 44′ 34″ O (mapo)
Sinagogo de Esztergom (Hungario)
Sinagogo de Esztergom (Hungario)
DEC
Sinagogo de Esztergom
Sinagogo de Esztergom
Situo de Sinagogo de Esztergom
Map
Sinagogo de Esztergom
vdr

La Sinagogo en Esztergom estas jam laika historia monumento de la urbo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri sinagogo en la urbo okazis jam en 1050. La judoj konstruis pli novan preĝdomon en 1858. La nun videbla konstruaĵo estis konstruita en 1888. Dum la 2-a mondmilito bombo trafis ĝin kaj la judeco grandparte pereis pro la holokaŭsto. Post la mondomilito la sinagogo ne plu estis uzata.

En 1964 Teknika kaj Naturscienca Societo akiris la malplenan domon kaj komenciĝis trakonstruado. Inter 1981-2006 la sinagogo funkciis kiel impona kaj konvena "Domo de Tekniko" kie oni aranĝis diversajn konferencojn. En 2006 la urbo aĉetis la konstruaĵon. Baldaŭe la urbo finance preskaŭ bankrotiĝis, la sinagogo apenaŭ estas uzata.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola, antaŭe monumento pri la martiroj (farita en 1985) estas videbla. Ekstere sur la konstuaĵo memortabulo pri la falintoj troviĝas.

Memortabulo

Sur ambaŭ flankoj de la fasado prismoj (kvazaŭ turoj) situas. Arkada portiko kunligas ilin. Sur la etaĝo la konferenciejo kun niĉoj por interpretistoj funkcias. La marmora ŝtuparo restis origina. Malalta kupolo kovras mezon de la konstruaĵo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Vido al la iama sinagogo