Sinagogo de Rákospalota

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Sinagogo en Rákospalota estas nuntempa deponejo, iam sinagogo.

Fasado de la sinagogo en Rákospalota

Historio[redakti | redakti fonton]

Vivis judoj en Rákospalota, sed ili apartenis eklezie al Újpest. En Rákospalota memstara grupo formiĝis nur en 1902. Ili konstruis la sinagogon en la jaroj 1926 kaj 1927. Tio estis praktike la lasta konstruita sinagogo, ja post jaroj la holokaŭsto komenciĝis. Depost la 2-a mondmilito la sinagogo senhomiĝis. Ekde 1964 la Tutlanda Biblioteko Széchényi profitas la konstruaĵon, eĉ la Biblioteko aĉetis la sinagogon. Ĝi estas nun deponejo de libroj.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La iama sinagogo de Rákospalota

La konstruaĵo situas en korto. La fasado estas simetria, meze funkcias la triopa ĉefenirejo, ĉe la 2 flankaj anguloj sur la unua etaĝo estas po unu terasoj. Interne ĉiuj ornamaĵoj, ekleziaĵoj malaperis.

Fontoj[redakti | redakti fonton]