Sine qua non

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sine qua nonconditio sine qua non estas esprimo kiu devenas de la latina jura termino kiu povas esti tradukita kiel "(kondiĉo) sen kiu ĝi ne povas estiĝi". Ĝi rilatas al ago, kies kondiĉo aŭ ingredienco estas nemalhavebla kaj esenca. Kiel latina esprimo, ĝi aperis en verko de Boecio, kaj originis de aristotelaj esprimoj.

Uzado[redakti | redakti fonton]

Lastatempe ĝi iris de termino nur uzita en juraj rondoj al ĝeneraligita esprimo uzita en pluraj lingvoj, inkluzive en la angla, la germana, la franca, la itala, la hispana k.t.p. Ĝia pluralo estas sine quibus non, sed je tiu formo estas apenaŭ uzata.

En la klasika latina, la ĝusta formo uzas la vorton condicio, sed foje la frazo troviĝas kun la vorto conditio, kiu havas malsaman signifon en la latina (fundamento). La esprimo ankaŭ estas uzata en Juro, Ekonomiko, Filozofio, Teologio kaj en la areo de sansciencoj.

En brazila puna juro[redakti | redakti fonton]

En brazila puna juro, la esprimo conditio sine qua non montras la kondiĉon sen kiu la krimo ne ekzistas. Ĝi vidiĝas en la studo de la kaŭzanta ligo, estante maniero solvi ĝin. Se ne ekzistas conditio sine qua non, ne ekzistas kaŭzanta ligo, nek stariĝas krimo, kiel diras la artikolo 13-a de la CP/BKK (Código Penal Brasileiro/Brazila Kriminala Kodo): "la rezulto, de kiu dependas la ekzisto de la krimo, estas nur atribuebla al kiu ĝin kaŭzis. Konsidereblas kaŭzo la ago aŭ preterlaso sen kiuj, la rezulto ne estus okazinta."