Sinjorino Mary Dering

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sinjorino Mary Dering
Persona informo
Naskiĝo 3-an de septembro 1629 (1629-09-03)
en Croydon
Morto 7-an de februaro 1704 (1704-02-07) (74-jaraĝa)
en Pluckley
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Reĝlando Anglio vd
Familio
Patro Daniel Harvey vd
Patrino Elizabeth Kinnersley vd
Edz(in)o Sir Edward Dering, 2nd Baronet vd
Infanoj Sir Edward Dering, 3rd Baronet • Catherine Dering • Mary Dering • Robert Dering • Elizabeth Dering vd
Profesio
Okupo komponisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sinjorino Mary Dering (née Mary Harvey) (bap. la 3-an de septembro 16297-an de februaro 1704) estis angla komponisto, filino de riĉa Londona komercista familio, membroj de la Levant Company, kaj fratino de la kuracisto William Harvey, malkovranto de la cirkulado de la sango.

Je la aĝo de 11 ŝi eniris en la Hackney College, eleganta angla lernejo por knabinoj, kie ŝi studis muzikon kaj ankaŭ lernis la latinan, la francan, kuiradon, kudradon kaj dancon.

Kiam ŝi aĝis 16 jarojn ŝi sekrete edziĝis al sia kuzo William Hawkes; geedziĝo kiun ŝia patro nuligis atendante pli avantaĝan geedzecon. En la aĝo de dek- naŭ ŝi edziĝis al Sir Edward Dering kun kiu ŝi havis 17 geinfanojn.

Post la geedziĝo ŝi estis entuziasmita de sia edzo al studado de liuto kaj komponado sub Henry Lawes (1596-1662), angla muzikisto kaj komponisto de la kortego de Karlo la 1-a.

Kiam, post kelkaj jaroj, Lawes publikigis sian propran kolekton da verkoj Select Ayres and Dialogues (1655), li dediĉis la tutan verkon al sia studentino "… la honorinda Lady Dering, edzino de Sir Edward Dering” ĉar “malmultaj el ambaŭ seksoj egalis ŝian perfektecon”. Tial li inkludis tri komponaĵojn de Lady Mary Dering kune al siaj verkoj. Ĉi tiuj tri pecoj estas la solaj en la kolekto, kiuj ne estas verko de Henry Lawes. Kvankam la kovrilo nur mencias Henry Lawes kiel komponisto, la nomo de Lady Dering aperas en la muziko mem.

La komponaĵoj de Mary Harvey, Lady Dering estas tri ĉarmaj, malpezaj kantoj por solista voĉo laŭ la lirika stilo. Ili eĥas la stilon de la tempo, meze de la 17-a jarcento; same kiel la versoj, kiuj "ŝia nobla edzo havis la plezuron doni " reflektas la stilon de la plej konataj samtempuloj en la mondo de poezio.

La lirika kanto A false design to be cruel, estis peco de granda populareco dum ŝia vivo. Ĝi estis publikigita en tri apartaj kolektoj de Lawes, kaj poste de John Playford. En ŝia klopodo verki muzikon por reflekti la ritmajn vortojn de la teksto, ĉi tiu kanto uzas jamban mezurilon en kvin-mezuraj frazoj.

Mary Harvey, Lady Dering ricevas lokon en la historio de la angla muziko pro tio, ke ŝi estis la unua virino en Anglio kies muzikaj komponaĵoj estis publikigitaj sub ŝia propra nomo.

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 44 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Ian Spink. "Sinjorino Mary Dering", Boska Muziko Enreta, ed. L. Macy (aliris 13a de septembro, 2006), grovemusic.Com (abona aliro).
  • Judith Tiktako. "Virinoj en Muziko", Boska Muziko Enreta, ed. L. Macy (aliris 13a de septembro, 2006), grovemusic.Com (abona aliro).