Sirsa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sirsa
setlejo
Administrado
Poŝtkodo 125055
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 182 534  (2011) [+]
Loĝdenso 28 655 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 29° 32′ N, 75° 2′ O (mapo)29.53222222222275.031944444444Koordinatoj: 29° 32′ N, 75° 2′ O (mapo) [+]
Alto 205 m [+]
Areo 6,37 km² ( 637 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Sirsa (Harjano)
Sirsa (Harjano)
DEC
Sirsa
Sirsa
Situo de Sirsa
Sirsa (Barato)
Sirsa (Barato)
DEC
Sirsa
Sirsa
Situo de Sirsa

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sirsa [+]
vdr

Sirsa, hindie: सिरसा, panĝabe ਸਰਸਾ estas municipo en nordokcidenta Barato, en okcidenta parto de subŝtato Harjano, en la samnoma distrikto, kies sidejo ĝi estas.

Vojo al Sirsa

Demografio[redakti | redakti fonton]

Laŭ la censo de 2011 en Sirsa vivis 182 534 loĝantoj,[1] kaj laŭ oficiala takso komence de 2024 temis pri proksimume 258 000 loĝantoj.[2] La legoscio estis 81%, signife pli alta, ol la landa averaĝo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Sirsa situas en averaĝa alteco de 205 metrojn laŭ la marnivelo proksime al subŝtatoj Panĝabo (Barato) kaj Raĝasthano, ankaŭ al Dezerto Tar. Hanumangarh troviĝas 72, Batinda 76, Hisar 80, Barnala 105, Rajgarh 106, Sri Ganganagar 120, Ĝind 127, Kajthal 135, Ĉuru (Raĝastano) 139, Patiala 159, subŝtata sidejo Ĉandigaro 214, tutlanda ĉefurbo Delhio 295, Mumbajo 1196, Kolkato 1540 kilometrojn (aere) [1].

La urbocentro situas je la koordinatoj 29° 31′ 56″ N 75° 01′ 55″ O / 29.53222 °N, 75.03194 °O / 29.53222; 75.03194 (mapo).

Historio[redakti | redakti fonton]

Kelkaj atribuas la lokon al Sairiŝaka, kiu jam estis menciita en la Mahabarato, sed neniuj arkeologiaj pruvoj estas ĝis nun. Laŭ la loka tradicio princo Saras en la 7-a jarcento konstruis fortikaĵon proksime. En la mezepoko la loknomo estis Sarsuti, eble pro ofta regiona arbo. Sub la regado de Sultanlando de Delhio kaj Mogola Imperio la loko ne havis menciindan historion. Fine de la 18-a jarcento ĝi estis konkerita de la marathoj, kiuj cedis ĝin al la britoj en 1810. Dum la sendependeco en 1947 multe da islamanoj iris al la nova ŝtato Pakistano.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Ekstera areo de Sirsa estas plejparte agrikultura kun elstara brutbredado. La urbego mem servas kiel centro por komerco, metioj kaj servoj. Apud Sirsa aviadilbazo situas.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

En Sirsa la oficialaj lingvoj estas la hindia kaj la harjana, al kiuj aldoniĝis la en:Bagri language.

Religia centro en Sirsa
Aŭtobusa stacidomo en Sirsa

Religioj[redakti | redakti fonton]

Laŭ religioj en Sirsa vivas precipe hinduoj (63%), poste islamanoj (31%) kaj sikoj (4%), iomete aliaj.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Sirsa situas en tre seka aŭ dezerta klimato laŭ la klimata klasifiko de Köppen. Jare pluvas meze po 335 mm, sed precipe dum la musono.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Sirsa havas trairan fervojan linion inter Batinda-Hisar. 4 ĉefvojoj kaj sola flankovojo atingas la urbegon.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Statuo en Sirsa