Kajthal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kajthal
urbo
Administrado
Poŝtkodo 136027
Demografio
Geografio
Geografia situo 29° 48′ N, 76° 24′ O (mapo)29.80166666666776.396666666667Koordinatoj: 29° 48′ N, 76° 24′ O (mapo) [+]
Alto 250 m [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Kajthal (Harjano)
Kajthal (Harjano)
DEC
Kajthal
Kajthal
Situo de Kajthal
Kajthal (Barato)
Kajthal (Barato)
DEC
Kajthal
Kajthal
Situo de Kajthal

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Kaithal [+]
vdr

Kajthal, hindie: कैथल estas historia urbego kaj municipo en nordokcidenta Barato, en nordokcidenta parto de subŝtato Harjano, en la samnoma distrikto, kies sidejo ĝi estas.

Placo kun vojo en Kajthal

Demografio[redakti | redakti fonton]

En 2011 Kajthal vivis 144 915 da loĝantoj. La legoscio estis 79%.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Kajthal situas en montetaro en averaĝa alteco de 238 metrojn laŭ la marnivelo. Kurukŝetr troviĝas 52, Ĝind 55, Karnal 59, Patiala 61, Panipat 71, Hisar 97, Barnala 104, Panĉkula kaj subŝtata sidejo Ĉandigaro 111, Sirsa 135, tutlanda ĉefurbo Delhio 152, Mumbajo 1257, Kolkato 1438 kilometrojn (aere) [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

Laŭ la legendo la urbo estis fondita de epopea heroo Judiŝtiro. Ĝi ankaŭ estas konsiderita kiel naskiĝloko de la simia reĝo Hanumano. Ekde 1767 la sikoj regis, poste inter 1843-1947 Kajthal apartenis al la Brita Imperio kaj iĝis sidejo de distrikto en 1989.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

En Kajthal kotonaj entreprenoj funkcias, krome oni produktas salpetrojn, metalajn objektojn. La ĉirkaŭaĵo kultivas tritikojn, rizojn, oleajn semojn, sukerkanojn kaj kotonojn.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

En Kajthal la oficiala lingvo estas la hindia, al kiu aldoniĝis la angla kaj panĝaba lingvoj.

Religioj[redakti | redakti fonton]

Laŭ religioj en Kajthal vivas plejparte hinduoj (96,5%), poste sikoj (2,5%), iomete ankaŭ aliaj.

Placo kun vojo
Maŭzoleo

Eduko[redakti | redakti fonton]

En Kajthal la plej altnivela eduko okazas en pluraj universitatoj kaj altlernejoj.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Kajthal situas en duonarida klimato. Jare pluvas meze po 568 mm. En ĉiuj monatoj pluvas iomete, tamen pro la musono tre ofte en julio kaj aŭgusto. La jara averaĝa temperaturo estas 24,5 °C.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Kajthal havas trairan fervojan linion (kun 2 stacidomoj) inter Kurukŝetr kaj Ĝind. La urbego havas rondan vojon ĉirkaŭ Kajthal, al ĝi kuras 5 ĉefvojoj kaj sola flankovojo. La plej proksima flughaveno funkcias en Patiala.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • fortikaĵo renovigita en 2016 kun multaj pordegoj faritaj de britoj, kiuj kontrolis la komercajn varojn
  • islamaj tomboj de la 13-a jarcento
  • pluraj preĝejoj
  • religiaj hinduaj kaj islamaj lokoj
  • maŭzoleo

Fontoj[redakti | redakti fonton]