Panĉkula

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Panĉkula
City in India • planurbo
Administrado
Poŝtkodo 134 109 - 134 114
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo 30° 42′ N, 76° 51′ O (mapo)30.69444444444476.850277777778Koordinatoj: 30° 42′ N, 76° 51′ O (mapo) [+]
Alto 365 m [+]
Areo 898 km² (89 800 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Panĉkula (Harjano)
Panĉkula (Harjano)
DEC
Panĉkula
Panĉkula
Situo de Panĉkula
Panĉkula (Barato)
Panĉkula (Barato)
DEC
Panĉkula
Panĉkula
Situo de Panĉkula

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Panchkula [+]
vdr

Panĉkula, hindie: पंचकुला estas planita urbego kaj municipo en nordokcidenta Barato, en norda parto de subŝtato Harjano, en la samnoma distrikto, kies sidejo ĝi estas. Panĉkula estas fakte sateliturbo de Ĉandigaro, nature apartenanta al urbaro de Ĉandigaro.

Aerfoto pri Panĉkula

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La loknomo estas derivita de sanskritaj vortoj panĉ (पंच) =kvin kaj kula (कुला) =kanaloj. Tiuj kvin irigaciaj kanaloj distribuas akvon al la areo.

Demografio[redakti | redakti fonton]

En 2011 Panĉkula havis 211 355 (kun la aglomeraĵo 372 000) da loĝantoj kun legoscio 88%, signife pli alta, ol la landa averaĝo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Panĉkula situas en montaro Sivalikoj en averaĝa alteco de 338 metrojn laŭ la marnivelo. Subŝtata sidejo Ĉandigaro troviĝas 8, la najbara subŝtata sidejo Ŝimlao 54, Patiala 60, Ĥanna 61, Kurukŝetr 73, Jamunanagar 78, tutlanda ĉefurbo Delhio 234, Mumbajo 1367, Kolkato 1458 kilometrojn (aere) [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĉandigaro, Sahibzada Ajit Singh Nagar kaj Panĉkula kolektive formas Triopo Ĉandigaro. Panĉkula estas laŭplana urbo kun sektorsistemo, kie troviĝas signifa armea bazo.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

En Panĉkula la industria parko havas pintnivelan infrastrukturon por plifaciligi la informan teknologion.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

En Panĉkula la oficiala lingvo estas la hindia lingvo, al kiu aldoniĝis la angla kaj panĝaba lingvoj. La hindia estas la plimulta lingvo kiel gepatra lingvo, la panĝaba estas la dua plej parola lingvo.

Templo

Religioj[redakti | redakti fonton]

Laŭ religioj en Panĉkula vivas ĉefe hinduoj (91%), poste sikoj (5%), islamanoj (2%), iomete ankaŭ aliaj.

Eduko[redakti | redakti fonton]

En Panĉkula la plej altnivela eduko okazas en altlernejoj kaj institutoj.

Klimato[redakti | redakti fonton]

La klimato en Panĉkula estas subtropika, tamen foje dum decembro kaj januaro frostas. Jare pluvas averaĝe po 1029 mm. En ĉiuj monatoj pluvas iomete, tamen pro la musono tre ofte inter julio kaj septembro. La jara meza temperaturo estas 24 °C.

Strato

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Panĉkula havas vojajn kaj fervojajn liniojn al la tutlanda reto. Ĉandigaro preskaŭ kontaktiĝas kun rektaj vojoj. La internacia flughaveno troviĝas tre proksime ĉe Ĉandigaro.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • pluraj preĝejoj, aparte menciinda hindua templo originanta de inter la 8-a kaj 11-a jarcentoj; ĝi estas kvazaŭ muzeo pro erotikaj skulptaĵoj
  • botanika ĝardeno kaj esplorcentro pri kaktoj establita en 1987
  • ĝardeno kun malgranda bestoĝardeno 20 km de la urbego; la laboro de kreado komenciĝis en la 17-a jarcento, nuntempa loko por ĉiujara mangofestivalo
  • fortikaĵo

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans
Bildoj pri Panĉkula
Fortikaĵo
Inaŭgura ŝtono en kaktoĝardeno
Monumento
Templo
Hotelo