Jamunanagar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jamunanagar
urbosetlejo
Administrado
Poŝtkodo 135001
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo 30° 8′ N, 77° 17′ O (mapo)30.12888888888977.280277777778Koordinatoj: 30° 8′ N, 77° 17′ O (mapo) [+]
Alto 254 m [+]
Jamunanagar (Harjano)
Jamunanagar (Harjano)
DEC
Jamunanagar
Jamunanagar
Situo de Jamunanagar
Jamunanagar (Barato)
Jamunanagar (Barato)
DEC
Jamunanagar
Jamunanagar
Situo de Jamunanagar

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Yamunanagar [+]
vdr

Jamunanagar,Jamuna Nagar, Pri tiu ĉi sono prononco, hindie: यमुना नगर estas urbego kaj municipo en nordokcidenta Barato, en nordorienta parto de subŝtato Harjano, en la samnoma distrikto, kies sidejo ĝi estas.

Ĉefvojo en Jamunanagar

Demografio[redakti | redakti fonton]

En 2011 Jamunanagar havis 216 628 (kun la aglomeraĵo 383 318) da loĝantoj kun legoscio 86%, signife pli alta, ol la landa averaĝo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Jamunanagar situas en antaŭmontoj de Sivalikoj laŭ kanalo en averaĝa alteco de 255 metrojn laŭ la marnivelo. La rivero Jamuno fluas suden 10 km orienten de la urbo. Saharanpur troviĝas 30, Kurukŝetr 42, Ambala 50, Dehradun 75, Panĉkula 78, subŝtata sidejo Ĉandigaro 84, la najbara subŝtata sidejo Ŝimlao 110, tutlanda ĉefurbo Delhio 165, Mumbajo 1319, Kolkato 1386 kilometrojn (aere) [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

Jamunanagar antaŭe estis nomita Abdullahpur. En 1947 post la dispartigo de Brita Hindio rifuĝintoj de la lastatempe formita Pakistano alvenis tien kaj la loĝantaro draste pligrandiĝis. La aparta distrikto estis establita en 1989.

Malnova strato

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Jamunanagar estas konata pro produktadoj de lignolamenoj kaj paperoj. La industrio produktas ne nur la necesajn maŝinojn al ili, sed ankaŭ sukermaŝinojn kaj ekipaĵojn por petrolkemiaĵoj, krome riparas fervojaĵojn. En la najbareco oni kultivas sukerkanojn, tritikojn, ajlojn kaj rizojn.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

En Jamunanagar la oficiala lingvo estas la hindia lingvo, al kiu aldoniĝis la angla kaj panĝaba lingvoj.

Religioj[redakti | redakti fonton]

Laŭ religioj en Jamunanagar vivas ĉefe hinduoj (83%), poste sikoj (10%), islamanoj (6%), iomete ankaŭ aliaj.

Stupao

Eduko[redakti | redakti fonton]

En Jamunanagar la plej altnivela eduko okazas en altlernejo kaj instituto.

Klimato[redakti | redakti fonton]

En Jamunanagar jare pluvas averaĝe po 1049 mm. En ĉiuj monatoj pluvas iomete, tamen pro la musono tre ofte en julio kaj aŭgusto. La jara meza temperaturo estas 24 °C. Nebulo estas ofta en decembro, januaro kaj februaro.

Altlerneja konstruaĵo

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Jamunanagar havas 2 stacidomojn laŭ traira fervoja linio inter Saharanpur kaj Ambala. 5 ĉefvojoj kuras al la urbego. La internacia flughaveno troviĝas ĉe Ĉandigaro.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans