Sahibzada Ajit Singh Nagar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sahibzada Ajit Singh Nagar
urbo • urbego
Administrado
Poŝtkodo 140110
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 146 213  (2011) [+]
Geografio
Geografia situo 30° 43′ N, 76° 43′ O (mapo)30.71944444444476.718055555556Koordinatoj: 30° 43′ N, 76° 43′ O (mapo) [+]
Alto 316 m [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Sahibzada Ajit Singh Nagar (Panĝabo)
Sahibzada Ajit Singh Nagar (Panĝabo)
DEC
Sahibzada Ajit Singh Nagar
Sahibzada Ajit Singh Nagar
Situo de Sahibzada Ajit Singh Nagar
Sahibzada Ajit Singh Nagar (Barato)
Sahibzada Ajit Singh Nagar (Barato)
DEC
Sahibzada Ajit Singh Nagar
Sahibzada Ajit Singh Nagar
Situo de Sahibzada Ajit Singh Nagar

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Mohali [+]
vdr

Sahibzada Ajit Singh Nagar, panĝabe: ਸਾਹਿਬਜ਼ਾਦਾ ਅਜੀਤ ਸਿੰਘ ਨਗਰ, mallonge SAS Nagar estas planita urbego kaj municipo en nordokcidenta Barato, en orienta parto de subŝtato Panĝabo (Barato), en la samnoma distrikto, kies sidejo ĝi estas. La loknomo estas oficiale nomita pri la plej aĝa filo de guruo Gobind Singh. Ĝis 2012 la oficiala loknomo estis Mohali (panĝabe ਮੋਹਾਲੀ).

Kabanoj kaj domoj en SAS Nagar

Demografio[redakti | redakti fonton]

En 2011 SAS Nagar havis 146 213 (kun la aglomeraĵo 176 152) da loĝantoj kun legoscio 93%, signife pli alta, ol la landa averaĝo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

SAS Nagar situas en montaro en averaĝa alteco de 324 metrojn laŭ la marnivelo kontaktiĝanta kun la subŝtata ĉefurbo Ĉandigaro. Urbomezo de Ĉandigaro troviĝas 7, Ambala 44, Ĥanna 47, Patiala 51, Malerkotla 82, Ludiana 85, Saharanpur 116, tutlanda ĉefurbo Delhio 237, Mumbajo 1363, Kolkato 1470 kilometrojn (aere) [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

Jam antaŭ 8 mil jaroj tiu areo estis loĝata. Baldaŭe la vilaĝo Mohali estis parto de la Sika Imperio. En 1967 la areo estis evoluigita kiel industria konstruaĵo; tio tiris eventuale konstruadojn de loĝkvartaloj. La urboplano estis prezentita en 1975, poste komenciĝis konstruado de la planita urbo. Mohali evoluis rapide per informa teknologio. Ekde 2006 la distrikto memstariĝis. En la 1960-aj jaroj ĉe alia flanko de Ĉandigaro alia planita urbo Panĉkula naskiĝis, ilia komuna nomo estas Triopo Ĉandigaro.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

En SAS Nagar oni produktas traktorojn, krome ĝi estas komerca centro kaj signifa loko de informa teknologio.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

En SAS Nagar la oficiala lingvo estas la panĝaba lingvo, tamen la urbego estas multlingva pro la alvenintoj.

Religioj[redakti | redakti fonton]

En SAS Nagar vivas ĉefe sikoj (51,5%), poste hinduoj (45,5%), islamanoj (preskaŭ 2%), kristanoj (preskaŭ 1%), iomete ankaŭ aliaj.

Universitato en SAS Nagar

Eduko[redakti | redakti fonton]

En SAS Nagar la plej altnivela eduko okazas en 2 universitatoj, pluraj altlernejoj kaj instituto.

Klimato[redakti | redakti fonton]

La klimato en SAS Nagar estas subtropika kontinenta kun influo de musono. Dum decembro kaj januaro frosto foje okazas. Jare pluvas averaĝe po 617 mm. En ĉiuj monatoj pluvas iomete, tamen pro la musono tre ofte. La jara meza temperaturo estas 24 °C.

Juĝejo

Trafiko[redakti | redakti fonton]

SAS Nagar havas stacidomon. Aŭtobusoj trafikas en Triopo Ĉandigaro, krome loke aŭtorikiŝoj. La internacia flughaveno troviĝas tuj apud Ĉandigaro.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans