Siruŝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sirusho)
Siruŝo
Սիրուշո
Bazaj informoj
Naskonomo Siranuŝ Harutjunjan
Naskiĝo 7-an de januaro 1987 (1987-01-07) (37-jaraĝa)
en Erevano
Edz(in)o Levon Kocharyan
Ĝenroj Popmuziko, Armena folka muziko, Muziko de Armenio, Romantikisma muziko, R&B
Profesio Kantistino, komponistino, tekstistino
Instrumentoj Voĉa muziko, piano
Aktivaj jaroj 1999 — nuntempo
Retejo Siruŝo.am
Persona informo
Ŝtataneco Armenio
Alma mater Erevana Ŝtata Universitato
Familio
Patrino Syuzan Margaryan
Edz(in)o Levon Kocharyan
Okupo
Okupo kantistokantaŭtoro
TTT
Retejo http://www.sirusho.am/
vdr

Siruŝo, estas la artista nomo de Siranuŝ Harutjunjan (arm. Սիրուշո, nask. 7-a de januaro 1987 en Erevano en Armenio) – armena kantistino de pop, R&B kaj tradicia armena muziko. Unuafoje ŝi aperis en disaŭdigo kiam ŝi estis 7-jara. Kiam ŝi estis 9-jara Siruŝo ricevis premion pro la kanto Lusabac.

Ŝi estas populara ne nur en Armenio sed ankaŭ koncertas en aliaj landoj kiel ekzemple: Irano, Rusio, Kartvelio, Pollando, Jordanio, Kanado, Francio, Grekio, Britio, Svedio, Germanio, Egiptio, Belgio, Usono.

Ŝia unua albumo titolita Siruŝo aperis en 1999, la dua – Sheram en 2005, tria, Hima, en 2007, en 2008 Qele Qele (titolo de la kanto prezentita samjare en Eŭrovido) kaj en majo 2010 aperis la KD "Havatum em".

En unua konkurso de la armenaj muzikaj premioj, ŝi ricevis premiojn en kategorioj "Promesa armena muzikisto", "Plej bona albumo" kaj "Plej bona kantistino"[1].

En 2007 ŝi legis poentadon de Armenio en Eŭrovido.

Ŝi kantis por Armenio en Eŭrovido-Kantokonkurso 2008, en Belgrado, en Serbio. La 20-an de majo 2008 ŝi kvalifikis sin al finalo de Eŭrovido, dum kiu ŝi ricevis 199 poentojn kaj okupis 4-an lokon. Ŝia kanto ĉe Eŭrovido nomiĝis "Qele, qele" (venu, venu)[2].

Biografio[redakti | redakti fonton]

1987-2004: frua vivo kaj kariero[redakti | redakti fonton]

Siruŝo reprezentas Armenion en la Eŭrovido-Kantokonkurso 2008

Siruŝo naskiĝis en Erevano, soveta Armenio, la 7-an de januaro 1987, filino de aktoro kaj reĝisoro Hraĉja Harutjunjan, kaj Sjuzan Margarjan, unu el la plej popularaj kantistoj en Armenio en la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj. Siruŝo gajnis ŝian unuan premion kiel infano ĉe la Armenaj Naciaj Muzikaj Premioj pro ŝia prezentado de "Tagiĝo", armena popolkanto verkita komence de la 20-a jarcento de Komitas Vardapet. En la aĝo de sep jaroj, Siruŝo komencis verki sian propran muzikon kaj kantotekston en la armena kaj la angla lingvoj. En la aĝo de naŭ jaroj ŝi gajnis alian premion ĉe la Konkurso de Junaj Talentoj pro unu el ŝiaj propraj komponaĵoj. Ŝi publikigis sian unuan studialbumon Siruŝo en la aĝo de 13 jaroj. Siruŝo studentiĝis ĉe la Lernejo Ĥaĉik Daŝtenc numero 114 de Erevano en 2004. Ŝi poste studis pianon en la Muzika Lernejo Sajat-Nova kaj diplomiĝis en la Erevana Ŝtata Universitato kun laŭro pri internaciaj rilatoj[3].

2005-2007: Ŝeram kaj Hima[redakti | redakti fonton]

Kvankam Siruŝo ĉefe faris folkon kaj popmuzikon en la plejparto de ŝia kariero, ŝi decidis labori en albumo de armenaj popolkantoj de gusano titolita Ŝeram, kiu estis publikigita en 2005. La albumo ankaŭ inkludis la unuopaĵon "Ŝorora", kiu estis tre bone ricevita. En 2005, la albumo Ŝeram estis premiita kiel la Plej bona Albumo de la Jaro ĉe la Armenaj Naciaj Muzikaj Premioj. Siruŝo ankaŭ gajnis la premion "Plej Bona Ina Artisto de la Jaro"[4].

En 2006 mortis Varduhi Vardanjan, fama armena kantisto. Varduhi estis proksima amiko de Siruŝo ekde ŝia infanaĝo. Post ŝia morto, Siruŝo dediĉis kanton titolitan "Mez Voĉinĉ ĉi baĵani" ("Nenio apartigos nin"), kiu estas inkluzivita en la albumo de Siruŝo "Hima" ("Nun"), al Varduhi[5].

Ankaŭ en 2006, Siruŝo ricevis la premion kiel Plej Bona Virina Artisto de la Jaro ĉe la Ĉiujara Muzikpremio de la Armena Diasporo en Rusio okazinta en Moskvo, Rusio. Kelkajn tagojn poste, ŝi publikigis sian unuopaĵon "Heranum em" (armene: Հեռանում եմ) (mi foriras), kiu baldaŭ fariĝis furora. La unuopaĵo estis inkluzivita en la albumo de Siruŝo "Hima", kiu ankaŭ inkluzivas "Arĵani E", kanton kun alia kantisto, Sofi Mĥejan. La albumo montriĝis granda antaŭo en moderna armena muziko, deĉenigante freŝan ondo de miksaĵoj de modernaj stiloj kaj ritmoj kun tradiciaj instrumentoj kiel ekzemple duduko, dhol kaj zurna. Siruŝo gajnis la premion "Plej Bona Ina Artisto de la Jaro" ĉe la komunumo de la Armenaj Muzikaj Premioj en la Kodak-Teatro en Holivudo. Siruŝo ricevis ŝian kvaran premio kiel Plej Bona Ina Artisto en la armenaj naciaj Muzikaj Premioj en 2008[6] .

Siruŝo estis elektita por reprezenti Armenion en la Eŭrovido-Kantokonkurso 2008. Ŝi prezentis sian landon per la kanto "Qele Qele", kiu estis kunproduktita de la kanada armena komponisto DerHova. La kanto eniris la unuan duonfinalon la 20-an de majo kaj pasis al la finalo okazinta la 24-an de majo 2008 en Beogrado. Siruŝo atingis la 4-an lokon kun 199 poentoj, kaj ankoraŭ restas la sola armena partoprenanto, kiu ricevis la plej grandan nombron de 12 poentoj. Dum la oficiala postfesto post la finalo, oni anoncis la kvar gajnintojn de la Premio Marcel Bezençon 2008 kaj donis premiojn. Ili prezentis novan Fan Award de sveda retejo Gylleneskor.se. Legantoj de la retejo havis la ŝancon voĉdoni interrete por la plej ŝatata artisto de 2008[7].

La 1-an de aprilo 2009, Siruŝo publikigis la kanton "Erotas", ankaŭ konata kiel "Erotas Ksafnikos" (Subita Amo), rapidema danckanto kun peza tradicia greka influo kantita tute en la greka lingvo. Ĝi estis kunmetita de kantisto Hajko kaj verkita de Natalia Germanou. Siruŝoo prezentis la kanton vive ĉe la ceremonio de Armenaj Premioj Taŝir en aprilo 2009. Erotas iĝis unuopa sukceso[8].

La 6-an de junio, 2009, Sirusho geedziĝis kun Levon Koĉarjan, la filo de la dua prezidanto de Armenio Robert Koĉarjan.

Ankaŭ en 2009 Siruŝo ankaŭ surbendigis kanton dediĉitan al paco kune kun la partoprenantoj de Eŭrovido 2008; Boaz Mauda kaj Jelena Tomasevic, reprezentante respektive Israelon kaj Serbion. "Tempo Por Preĝi" estis publikigita en majo; ĝiaj tekstoj estis verkitaj de la israela prezidento Ŝimon Peres. La kanto fariĝis furora en multaj landoj, inkluzive en Rusio kaj Serbio[1].

2010–2012: Havatum em kaj PreGomeŝ[redakti | redakti fonton]

En februaro 2010, Siruŝo prezentis sian novan kanton Havatum em (Mi kredas) ĉe la armena nacia selektado por Eŭrovido-Kantokonkurso 2010. La kantoteksto kaj la muziko estas verkitaj de Siruŝo. Fine de februaro ŝi estis invitita al Malto kiel speciala gasto por prezenti la maltan Eurovidan selektadon. Dum la vizito ŝi aperis en lokaj televidaj programoj kaj partoprenis en la malta jara bonfarado, prezentante Havatum em[9].

La kvara oficiala studialbumo de Siruŝo, Havatum em , estis publikigita meze de 2010 kune kun novaj unuopaĵoj. La albumo enhavas antaŭe eldonitajn kantojn Erotas, la titolkanton, Tempo por Preĝi, novajn kantojn, kaj kantojn, kiujn ŝi verkis por la armena nacia finalo por Eŭrovido 2008. Dum intervjuo en Malto al esctoday.com, Siruŝo estis demandita ĉu ŝi revenus al la Eŭrovido-Kantokonkurso; ŝi diris, ke se homoj kaj ŝia admirantaro volas ŝin, ŝi revenus reprezenti Armenion denove[10] .

En 2010 Sirusho verkis la kanton "Судьба Зима" por fama rusa kantisto Grigorij Leps. La 9-an de septembro 2011, la unua unuopaĵo de la venonta studialbumo de Siruŝo, "Mi Ŝatas ĝin", estis liberigita sur iTunes. La filmeto estis publikigita la 11an de novembro tiun jaron. La 3an de decembro, Siruŝo estis speciala gasto en Junulara Eŭrovido-Kantokonkurso 2011 okazinta en Erevano. Ŝi prezentis Qele Qele, sed kun remiksa versio[11].

La 10an de decembro 2012, Siruŝo diskonigis la novan unuopaĵon " PreGomeŝ", kiu estas danca kanto, kiun ŝi mem verkis. La kanto estis inspirita de armena popolkanto "Lorva Gutanerg", kiun konservis Komitas. La filmeto naskis novan ondon de kultura revolucio en Armenio, revivigante armenajn tradiciojn kaj prezentante ilin laŭ moderna maniero. Kaj la kanto kaj la filmeto populariĝis en multaj landoj[12].

2013-nuna: Daŭra kariero[redakti | redakti fonton]

Siruŝo kaj Sakis Rouvas anoncis, ke ili registros kaj publikigos duopan kanton "Vidu" en oktobro 2013.  En 2014, ŝi estis nomumita por La Plejbona Armena Kantisto, La Plejbona Armena Kanto kaj La Plejbona Armena Muzikfilmeto ĉe Mondaj Muzikaj Premioj. Miksante tradiciojn de malsamaj generacioj, Siruŝo publikigis la refilmigon de "Tariner" (armene: Տարիներ, "Jaroj") kun sia samlandano Harut Pambukĝjan. La 9-an de novembro la unua solkoncerto de Siruŝo okazis en Nokia Theatre, Los-Anĝeleso, Usono[13].

En 2015 Siruŝo publikigis novan kanton "Kga Mi Or"  ("Where Were You") dediĉita al la 100-a datreveno de la Armena genocido. La kanto estis publikigita en la armena kaj la angla, kaj ambaŭ versioj estis haveblaj ĉe iTunes. Ŝi ankaŭ publikigis muzikfilmon por la kanto. Fine de 2015 Sirusho publikigis novan unuopaĵon "Mi Togh Indz Menak" (Ne Lasu Min Sola)[14].

En 2016 Siruŝo prezentis novan kanton "Mi Togh Indz Menak".  En aŭgusto 2016 ŝi koncertis en Barclaycard Arena en Hamburgo, Germanio, kaj estis anoncita kiel la Plejbone Armena Ina Prezento ĉe Daf BAMA Music Awards kaj prezentis Qele Qele (Remiksaĵo). En la sama monato Siruŝo anoncis la venontan publikigon de ŝia nova albumo nomita "Armat" ("Radikoj") kiu reprezentus la armenan kulturon. En 2017 Siruŝo publikigis novan someran furoraĵon "Vuy Aman" kune kun armena-usona kantisto, kantverkisto, Sebu Simonjan de la muzikbando Capital Cities. Ŝi koncertis ĉe la malferma ceremonio de la Eŭropa Pokalo de Futbalo CONIFA 2019 en la memproklamita Arcaĥa Respubliko[15].

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ŝi estas edziĝinta al Levon Koĉarjan, filo de la dua prezidanto de Armenio, Robert Koĉarjan kaj havas du filojn.

Diskaro[redakti | redakti fonton]

Albumoj[redakti | redakti fonton]

Lanĉojaro Albumtitolo
2000 Siruŝo
2005 Ŝeram
2007 Hima
2010 Havatum Em
2016 Armat

Unuopaĵoj[redakti | redakti fonton]

Jaro Titolo Albumo
2005 Shorora (armene)
2005 Sery Mer (armene)
2006 Mayrik (armene)
2006 Heranum em (armene)
2007 Hima (armene)
2007 Arĵani e (armene) (lun Sofi Mĥejan)
2007 Mez voĉinĉ ĉi baĵani (armene)
2008 Qele, Qele (produktita de DerHova)
2009 Erotas
2009 Time to Pray (kun Boaz Mauda kaj Jelena Tomasevic)
2010 Havatum Em (armene)
2011 I Like It
2012 PreGomesh
2013 See (kun Sakis Rouvas)
2014 Antarber Aŝĥarh (armene)
2014 Alphabit (kun Arsen Grigoryan)
2014 Tariner (armene) (kun Harut Pambukĝjan)
2015 Where were you (armene)
2016 Mi togh indz Menak (armene)
2016 Zartonq (armene)
2016 Der Zor
2017 Vuj Aman (armene)
2019 Tightrope Walking
2019 Summer Love: Vuy Aman
2019 Zoma Zoma
2020 Yare Mardun Yara Kuta (armene)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Bio. Sirusho's Official Website. Arkivita el la originalo je 31an de majo 2011. Alirita 29an de decembro 2013. Arkivigite je 2011-05-31 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-05-31. Alirita 2020-11-06.
  2. Sirusho feat Sofi Mkheyan - Arjani E || Music of Armenia - YouTube. youtube.com. Alirita 12a de septembro 2016.
  3. "Eurovision 2008 – Armenia". Kontrolita 29 December 2013.
  4. Music – Music News, New Songs, Videos, Music Shows and Playlists from MTV. Alirita 29an de januaro 2019.
  5. Top 10: Most memorable spokespersons in ESC history | ESC Views. escviews.wordpress.com. Alirita 12a de septembro 2016.
  6. Eurovision Song Contest – Armenia. Arkivita el la originalo je 2012-02-16. Alirita 2020-11-06.
  7. "X Factor Greece-Cyprus Clip", Youtube Arkivigite je 2018-10-08 per la retarkivo Wayback Machine
  8. Handmade sterling silver ethnic jewelry PreGomesh by Sirusho – Pregomesh. pregomesh.com. Alirita 12a de septembro 2016.
  9. Sirusho represented in 3 nominations at World Music Awards | ARMENPRESS Armenian News Agency. armenpress.am. Alirita 12a de septembro 2016.
  10. "Այսօր Սիրուշոյի ծննդյան օրն է", 7an de januaro 2013. Kontrolita 29an de decembro 2013. Arkivigite je 2015-09-23 per la retarkivo Wayback Machine
  11. The door is still open for Sirusho: W Magazine | ARMENPRESS Armenian News Agency. armenpress.am. Alirita 12a de septembro 2016.
  12. International Pop Stars: The Beyoncé of Brazil, the Gaga of Serbia | W Magazine. wmagazine.com. Arkivita el la originalo je 2016-06-02. Alirita 12an de septembro 2016. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-06-02. Alirita 2021-08-20.
  13. Սիրուշոն ՀՀ Վաստակավոր Արթուր Բաղիրյանի Քաձի կոչում է ստացել. Arkivita el la originalo je 2019-01-30. Alirita 29an de januaro 2019. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-01-30. Alirita 2020-11-06.
  14. Սիրուշո [Sirusho] (armene). AV Production. Arkivita el la originalo je 2014-11-12. Alirita 28a de decembro 2013.
  15. Armenia: Sirusho's song selected tonight. Eurovision.tv. Alirita 28a de decembro 2013.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]