Sistemo de Neptuno
Per sistemo de Neptuno oni kutime celas la regionon de la sunsistemo sub la rekta gravita influo de la planedo Neptuno; ĝi inkluzivas ties lunaron, ringoj kaj magnetosfero.
Grando
[redakti | redakti fonton]La grandecon de la sfero, kie la gravita influo de Neptuno superas tiun de la Suno, egalas la tiel nomata radiuso de Hill, kiu valoras
Malgraŭ la neprecizeco kaŭzita de la gravita influo de la aliaj sunsistemaj ĉielkorpoj, kaj ĉefe Jupitero, tiu ĉi kvanto egalas la distancon el Neptuno maltrans kiu la gravita forto de la planedo superas tiun de la Suno.
Ĉiu ĉielkorpo aŭ objekto, kiu konstante situas interne de la ĉi-supre difinita sfero, necese orbitas ĉirkaŭ Neptuno.
Enhavo
[redakti | redakti fonton]La sistemon de Neptuno konsistigas:
Aliaj ĉielkorpoj povas de tempo al tempo eniri kaj eliri la sistemon de Neptuno, sen ke ekestiĝu daŭropova gravita ligo al la ĉefplanedo, danke al propra rapido. Povas temi ekzemple pri kometoj aŭ asteroidoj kies orbitoj sekcas tiun de Neptuno, sed ankaŭ pri artefaritaj kosmoesploriloj.
Ĉefaj objektoj
[redakti | redakti fonton]Jenas listo de la dek ĉefaj objektoj en la sistemo de Neptuno, aranĝitaj laŭ maso.
Objekto | Distanco el Neptuno | Diametro | Maso | Malkovro | ||
---|---|---|---|---|---|---|
Suno VIII | Neptuno | - | 49 528 km | 1,0244 × 1026 kg | 1000 | 1846 |
Neptuno I | Tritono | 354 800 km | 2700 km | 21,4 × 1021 kg | 0,2089 | 1846 |
Neptuno VIII | Proteo | 117 647 km | 436×416×402 km | 50 × 1018 kg | 0,0005 | 1989 |
Neptuno II | Nereido | 5 513 400 km | 340 km | 31 × 1018 kg | 0,0003 | 1949 |
Neptuno VII | Lariso | 73 548 km | 208×178 km | 4,90 × 1018 kg | 0,0000 | 1981 |
Neptuno VI | Galateo | 61 593 km | 158 km | 3,70 × 1018 kg | 0,0000 | 1989 |
Neptuno V | Despino | 52 256 km | 148 km | 2,10 × 1018 kg | 0,0000 | 1989 |
Neptuno IV | Talaso | 50 075 km | 80 km | 0,37 × 1018 kg | 0,0000 | 1989 |
Neptuno III | Najado | 48 227 km | 58 km | 0,19 × 1018 kg | 0,0000 | 1989 |
Neptuno XIII | Nezo | 48 387 000 km | 60 km | 0,09 × 1018 kg | 0,0000 | 2002 |
Esplorado
[redakti | redakti fonton]Nur unu artefarita kosmoesplorilo inte vizitis la sistemon de Neptuno: temis pri la usona sondilo Voyager 2, kies vojaĝo al la interstela spaco daŭre progresas nuntempe.