Eŭropa sito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sitta europaea)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Eŭropa sito

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Sitedoj Sittidae
Genro: Sito Sitta
Specio: Eŭropa sito Sitta europaea
Linnaeus 1758
Natura arealo  Ĉiujare prezencoj
Natura arealo
  •  Ĉiujare prezencoj
  • Natura arealo
  •  Ĉiujare prezencoj
  • Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr

    Karakterizaĵo[redakti | redakti fonton]

    Eŭropa sito estas eta kantbirdo, granda kiel pasero, kaj ĝi havas propran familion sitedoj. Ĝi havas, alenforman, akrapintan kaj fortikpovan bekon, kiun ĝi uzas por serĉado de insektoj sur kaj sub ŝelo de arboj.

    Sur arbotrunkoj ĝi grimpas ofte kapon-sube, kion scipovas neniu kantbirdo en Eŭropo kaj povas grimpi rapide kaj oblikve laŭ la longo de trunkoj. Por grimpado ĝi havas perfektajn akomoditajn mallongajn kaj fortajn krurojn. Ĝi havas relative neintermiksitan kolorigon kun grizblua dorso, flavbruna ventreto kaj nigra strieto tra okulo.

    Ili vivas ĝis 9 jarojn.

    Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

    Ĝi estas disvastiĝinta en granda parto de Eŭrazio (tiel nomata palearktisa disvastiĝo) krom Irlando. Ĝia disvastiĝo limigitas precipe al ekzisto de arbaraj biotopoj. En tia granda disvastiĝo evidente multe da subspecioj evoluis (en centra Eŭropo (Sitta europea caesia)). Ĝi vivas en foliarbaroj kaj ankaŭ miksitaj arbaroj kun maljunaj arboj, en nordo de disvastiĝo ankaŭ en nur koniferaj arbaroj. Ĝi malofte renkonteblas en pli altaj supermaraj altecoj. Ofte ĝi troviĝas en ĝardenoj kaj urboparkoj kaj ĉefe apud rivero. La sito estas teritoria birdo. Ĝi ne vagadas malproksimen (nur okaze pli ol 30 km) el ĝia nestloko. Ĝi restas en ĝia teritorio vintre.

    Nutrado[redakti | redakti fonton]

    Nutraĵon (ĉefe insektojn, araneojn, larvojn kaj ovojn) ĝi serĉas en fendoj de ŝelo au subŝelo. Vintre ĝi nutras sin ĉefe per semoj, ekzemple de sunfloroj; ofte vizitadas vintrajn nutraĵejojn kune kun paruoj. Malsame de ili, la sito malfermas avelajn nuksojn. Aldone ĝi aktive preparas provizojn por vintro, kiuj sinsekve elserĉas kaj manĝas. Vintre ĝi partoprenas en vintra-gregoj kun paruoj, pegoj, kaj aliaj birdoj. Ĝi venas al vintra nutraĵejo, poste kondutas sin agresiva kaj forpelas aliajn birdojn.

    Reproduktado[redakti | redakti fonton]

    ovoj de Sitta europaea - Muzeo de Tuluzo

    Nestas la sito en nestkavoj, plej ofte en malnovaj trunkokavoj ĉizitaj de pegoj. Se enflutruo estas tro granda, ĝi kovras ĝin per argilo, tiel ĝi defendas neston kontraŭ pli grandaj vivuloj. Kavon ĝi remburas per pecoj de ŝelo aŭ fibroj. Okazas ceremonio per kiu la masklo ŝveligas la plumaron por montri siajn kolorojn kaj ĉefe blankajn makulojn. La sito demetas plej ofte de 5 – ĝis 8 ruĝpunktatajn ovojn, kiuj la ino kovas ĉirkaŭ 14 tagojn. Idoj lasas neston post pluaj 22 – 25 tagoj kaj ili jam scias flugi.

    Aspekto[redakti | redakti fonton]

    Sito estas eta birdo (pezanta ĉirkaŭ 19 ĝis 23 g, longa 14 cm) ĝi estas granda kiel pasero, sed havas pli grandan kapon, mallongan voston. Kap-supraĵo estas grizblua (idoj kun bluaj streketoj), svingplumoj estas malhelaj. Nigra strio iranta tra okulo ĝis nuko, estas ĉe inoj iom mallarĝa, ĉe idoj pli bruneta. Mentono kaj gorĝo estas blankaj aŭ ĉielbluaj, ĉirkaŭoreloj kaj alia resta subo blukoloraj, flankoj kaj subaj vostaj svingplumoj ruĝetaj ĉe malino tre malhelaj. Birdoj de Azio kaj norda Eŭropo (S. e. asiatica kaj S. e. respektive), estas blanka krome kastana sur ventro-areo. Okcident-eŭropa S. e. caesia havas ĝenerale ruĝetan subon. Junaj estas „ellavitaj“ variantoj de maljunuloj. Ĝi flugas rapide kaj lerte en plataj onduletoj.

    Voĉo[redakti | redakti fonton]

    Ĝia kanto estas laŭtaj ekfajfoj. Logo estas trilkita, laŭta, kiel kvi-kvi-kvi, tvi-tvi-tvi (kiel morsa kodo) kaj ankaŭ subtila parua „si-si-si“.

    Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]