Skolastika de Nursio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
KRISTANAJ ORDENFONDISTOJ
Sankta Skolastika de Nursio
Statuo de la sanktulino en Montokasino.
sekso:virina
notoj:Religiulino, unua monaĥino de la virina benediktana ordeno
naskiĝo dato: 480 ĉirkaŭ en Nursio (Italio)
Mortodato: 547 ĉirkaŭ en Nursio (Kampamio – Italio)
kulto:venerata kiel sanktulino de la Katolika, Ortodoksa kaj Anglikana Eklezioj
liturgia festo: 10-a de februaro
atribuoj:monaĥa vesto, kolombino, lilio

Sankta Skolastika de Norsio (Norsio, 480 – Piumarola (najbare de Nursio), 547) estis itala monaĥino, patronino de la benediktaninoj. Nun ŝi estas kultata kiel sanktulino de la Katolika, Ortodoksa kaj Anglikana Eklezioj.

Hagiografio[redakti | redakti fonton]

Ĝemela fratino de Benedikto de Nursio. Skolasika naskiĝis en Nursio ĉikaŭ 480: ŝia patro, Eŭtropio Anicio, posteulo de la antikva romia senatana familio Anicioj, estis Generala Kapitano de la romianoj de la regiono de Nursio, dum la patrino, Klaŭdia Abondantia Reguardati, grafino de Nursio mortis tuj post la naskigo de la du ĝemeloj. La patro, kiu elspezis grandajn zorgojn, elpensis ŝin destini al la monaĥa vivo.

Prologo de la benediktana Regulo

.

Historio[redakti | redakti fonton]

Laŭ tio raportita de papo Gregorio la Granda, (ankaŭ li ido de la gens Anicia) en la dua libro de la Dialogoj, ŝi, aĝanta dekkvarjare, estis sendita al Romo kune kun la frato por alfronti klasikajn studojn, sed ambaŭ tie restis profunde malkvietaj pro la diboĉema vivo tie uzata. Benedikto unua decidis retiriĝis en ermitujo- Sklastika retisnta unika heredinto de la granda heredaĵo de la familio, rifuzante ĉiun adheron al la teraj bonaĵoj, petis de la patro la permeson sin dediĉi al la religia vivo gastiĝante en najbara monaĥejo. La patro, malgraŭ la suferoj pro la disiĝo, konsentis kun la decido de la filino.
Kelkajn jarojn poste ŝi volis sekvi la fraton en monto Subiaco ĉe Asizo kaj kiam Benedikto fondis la abatejon de Montokasino, ŝi volis lin sekvi kaj ĉepiede de la monto, ĉirkaŭ 7 kilometrojn suden, ŝi fondis la monaĥejon de Vilao Sankta Lucia en Piumarola, kie kune kun kunfratinoj observis la regulon de Sankta Benedikto, originante la virinan flankon de la benediktana ordeno.

Instigoj de Skolastika[redakti | redakti fonton]

Ŝia insista instigo estis “observi la regulon de la silento, kaj precipe eviti la konversacion kun personoj eksteraj al la monaĥejo, ankaŭ se temus pri devotaj personoj vizitantaj la monaĥejon. [1]. Silentu, aŭ parolu pri Dio, ĉar kiu afero estas en la mondo tiom inda ke meritas esti priparolata?
Pri ŝia vivo estas konataj nur iuj eventoj, rakontataj en la Libro de la Dialogoj de papo Gregorio la 1-a, en kiu ŝi estas prezentata kiel ikono de la okcidenta monaĥismo.
La du fratoj renkontiĝis unufojon dumjare en domo situinta inter la du monaĥejoj. Gregorio rakontas ke en la lasta de tiuj renkontoj, okazinta la 6-an de februaro 547, ne multe antaŭ sia morto, Skolastika petis de la frato plilongigi la spiritan kolokvon ĝis la sekva mateno, sed Benedikto oponis por ne malobei la regulon. Tiam Skolastika petegis el Dio la gracon ke la frato ne foriru dum ŝi eksplodis en senmezura ploro: tujpost eksplodis neatendita ŝtormo kiu devigis Bededikton resti kun ŝi konversaciante la tutan nokton…
Benedikto, laŭ la gregoria rakonto, sciis pri la morto de la fratino dumsonĝe kiam li vidis “ŝian animon leviĝantan al ĉielo” kiel blanka kolombino kaj provizis pri ŝia entombigo en la sama loko kie estos entombigita li mem.

Kulto[redakti | redakti fonton]

Kie troviĝas la korpaj restaĵoj de Benediktoj kaj Skolastika? Du precipaj tradicioj konfliktas inter si: aŭ en la baziliko de Montokasino sub la majora altaro aŭ en loko situinta en Sant'Apollinare latia landeto. Laŭ alia tradicio, la relikvoj de la du sanktuloj estus translokigita al Francio: fakte en la jaro 583 la abatejo de Montokasino estis detruita de Longobardoj[2]: la tombo de la du fratoj restis kovrita de la muraj ruinaĵoj. En 874 la monaĥejo estis disrabita de la [[Normandoj, sed la relikvoj, se ili ankoraŭ konserviĝis en la tomboj, estus kaŝitaj en najbara domo.
Parto de la relikvoj de sankta Skolastika estis donacita, en la 9-a jarcento, al la imperiestro Karlo la 2-a kaj al lia edzino Richilda de Provenco kiu ĝin konservigis en la abatejo de Juvigny, detruita siavice de la revoluciuloj de la franca revolucio dum ĝuste la relikvo saviĝus en alia preĝejo…

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. francePaul Guérin (zorge de), Vie des Saints des Petits Bollandistes, Parizo, Bloud et Barral, 1876, tomo II, p. 416-418.
  2. ”Lombardoj” ne estas Longobardoj: tiuj estas la nunaj loĝantoj de Lombardujo|

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Alban Butler, Il primo grande dizionario dei santi secondo il calendario, 2001, PIEMME S.p.A , Casale Monferrato, isbn= 88-384-6913-X
  • Piero| Lazzarin, Il libro dei santi - Piccola enciclopedia, 2007, Edizioni Messaggero Padova, Padova, EAN 9788825019092
  • Paul | Guérin (zorge de), Vie des Saints des Petits Bollandistes, 1876, Bloud et Barral, Parizo
    • Katolikaj enciklopedioj:
  • [1] Enciclopedia_Cattolica
  • Cathopedia
  • [2] Catholic_Encyclopedia

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]