Socia izoliteco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Socia izoliteco estas stato de parta aŭ totala manko de rilato inter la persono kaj socio. Ĝi devenas de diversaj sociaj, psikologiaj kaj fizikaj faktoroj kaj malsamas de soleco-izoleco, kiu reflektas intertempan kaj nevolan mankon de kontakto kun aliaj homoj en la mondo [1]. Socia izoliteco kutime inkluzivas resti hejme por longaj tempodaŭroj, sen komunikado kun familianoj, konatoj aŭ amikoj, kaj intence eviti ajnan kontakton kun aliaj homoj kvankam ekzistas ŝanco fari tion.

Socia izoliteco influas homojn de ĉiuj aĝoj, kvankam simptomoj tendencas varii inter malsamaj aĝoniveloj [2].

Efikoj[redakti | redakti fonton]

Rifuĝinta infano en Germanio, 1993

Socia izoliteco dum longaj jaroj povas esti kronika (longtempa) kondiĉo, kiu grave influas la homan psikon. Ĝi povas konduki al sentoj de soleco, timo, anksieco kaj angoro de homoj, kaj negativa memestimo. Manko de konsekvencaj renkontiĝoj kun socio povas krei senton de malkonekto kaj fremdiĝo, kaj komunikajn malfacilaĵojn, kiuj povas kaŭzi homon konflikton kun siaj malmultaj amikoj kaj familianoj.

En kazoj de socia izoliteco kiel rezulto de ŝanĝo en humoro aŭ mensa malfacileco, la persono povas elekti esti izolita dum periodo de depresio, kaj elekti fini la periodon de socia izoliteco kiam lia humoro pliboniĝas. Aliaj homoj povas provi pravigi socian izolitecon kiel plaĉa aŭ oportuna. Kelkfoje ili povas havi internan komprenon, ke socia izoliteco influas ilin en negativa maniero, sed ĉi tiu scio povas pliigi la malfacilecon kaj maltrankvilon. Homoj, kiuj estas socie izolitaj, trovos malfacile konservi normalajn kaj sanajn rilatojn, ĉar ili elektos konektiĝi kun aliaj nur kiam ili estas en bona humoro, kaj retiriĝos de aliaj kiam ili sentas sin malfortaj aŭ deprimitaj.

Socia izoliteco dum la periodo de Koron-virusa epidemio[redakti | redakti fonton]

La korona epidemio kaj la kvarantenoj truditaj kiel parto de ĝi kaŭzis ĝeneraligitan socian izolitecon en la mondo. La ĉefa loĝantaro trafita de tio estas tiuj aĝaj 65 kaj pli. Ekzemple en Israelo, laŭ studo farita de la Centra Buroo de Statistiko de Israelo (LMS) en 2020, estis determinite ke unu el ĉiu du maljunuloj sentas sin solecaj [3]. Tiuj plenkreskuloj foje vivas sole hejme kaj pro la korona epidemio ili devis eviti ajnan kontakton kun homoj kaj familianoj dum tagoj kaj eĉ multaj monatoj.

Por mildigi la efikojn de socia izolado sur la korpo kaj menso, multaj homoj uzis interretan komunikadon por mildigi sian solecon. Inter la solvoj ofertitaj de la retaj amaskomunikiloj estis ankaŭ la uzo de retaj renkontiĝoj por la celo de renkontiĝoj, laboro kaj studoj, uzo de sociaj retoj kaj partopreno en retaj grupagadoj kiel sportaj agadoj, prelegoj kaj laborrenkontiĝoj.

Socia izoliteco kondukas al pli frua morto[4][redakti | redakti fonton]

Izoliteco tre ŝarĝas multajn homojn, ĝi eĉ influas la mortoriskon. Laŭ prijuĝa analizo de 90 prilumigoj en diversaj landoj socie izolitaj homoj havas multe pli altan riskon morti pro certaj malsanoj. Rolon ludas ĉe tio la streshormono kortisolo.

Socia izoliteco kaj la sento pri soleco povas rimarkeble plialtigi la mortoriskon de homo. Tion konfirmas ampleksa analizo de ĉina esplorista teamo. Manko de sociaj kontaktoj estas akompanata de mortorisko kiu estas averaĝe je proksimume 32 procentoj pli alta, kaj la sento pri soleco kondukas al proksimume je 14 procentoj pli alta risko, raportas la sciencistoj en faka periodaĵo.

Kiel korpan kaŭzon por la pli alta risko la esploristoj konsideras pli fortan elŝuton de la streshormono kortisolo, kio laŭ ili daŭre influas la korpajn funkciojn negative. Statistike signifaj diferencoj inter la seksoj laŭ la analizo ne konstateblis. Tamen virinoj pli ofte sentis sin solecaj - kvankam ili kutime disponas pri pli grandaj sociaj retoj. Ĉe viroj la solvivado kaj manko de interhomaj kontaktoj estas pli disvastiĝintaj, sed ilia indikita subjektiva sento pri soleco tamen ofte ne respegulas tion.

La esplorista grupo de la Harbina medicina universitato estis analizinta 90 prilumigojn el diversaj landoj kun entute pli ol 2,2 milionoj da partoprenantoj. Estis konsiderata ĉe tio kiel socia izoliteco la objektiva manko de sociaj kontaktoj ĉe homoj kun limigita socia reto. "Kontraŭe al tio soleco estas subjektiva sento de manko, kiu ekestas se ekzistas misproporcio inter dezirataj kaj faktaj sociaj rilatoj", skribas la aŭtoroj de la studaĵo.

Jam en la pasinteco studaĵoj rezultigis ke soleco kaj izoliteco povas konduki al pli alta mortonteco - sed ekzistis ankaŭ analizaj rezultoj kiuj ne konfirmis tion. La ĉinaj esploristoj nun elserĉis el pli ol 14.000 studaĵoj 90 pri socia izoliĝo kaj soleco, kiuj estis publikigitaj inter la jaroj 1986 kaj 2022 kaj kiuj kongruis kun certaj kriterioj. Tiel estis elektitaj nur studaĵoj ĉe kiuj aliaj faktoroj kiel aĝo, sekso, korpa masindico, fumado kaj alkoholkonsumo estis konsiderataj ĉe la aranĝo de la prilumigo kaj ĉe la statistika analizo.

El la mezuritaj valoroj kiuj estis eltrovitaj por la influo de soleco aŭ socia izoliĝo al la mortorisko, la teamo kalkulis averaĝajn valorojn. Laŭ tio socia izoliĝo ekzemple plialtigas la riskon morti pri kancera malsano je 22 procentoj, soleco je 9 procentoj. Vide al kor-sangocirkulaj malsanoj kiel mortokaŭzo socia izoliĝo plialtigas la mortoriskon je 34 procentoj. Ankaŭ por soleco rezultiĝis pli alta valoro, kiu tamen ne estis statistike sufiĉe klarindika.

La sciencistoj postulas ke la medicina praktiko pli forte konsideru tiujn faktorojn ĉe terapioj kaj ke estu disvolvataj strategioj por celite alfronti la socian problemon de la soleciĝo [5][6][7][8][9][10][11][12][13].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (2009) “Social Disconnectedness, Perceived Isolation, and Health among Older Adults”, Journal of Health and Social Behavior (en) 50 (1), p. 31–48. doi:10.1177/002214650905000103. 
  2. Khullar, Bhruv, "How Social Isolation Is Killing Us", 2016-12-22.
  3. טל, רועי, "המגפה השקטה - בדידות הקשישים | דעה, רועי טל", Globes, 2020-09-23.
  4. Esperanta Retradio "Socia izoliteco kondukas al pli frua morto" La 22an de junio 2023.
  5. "How Social Isolation Is Killing Us", 2016-12-22.
  6. (October 2009) “Perceived social isolation and cognition”, Trends in Cognitive Sciences 13 (10), p. 447–54. doi:10.1016/j.tics.2009.06.005. 
  7. (February 2007) “Loneliness and risk of Alzheimer disease”, Archives of General Psychiatry 64 (2), p. 234–40. doi:10.1001/archpsyc.64.2.234. 
  8. (2007) “Multilevel modeling of social interactions and mood in lonely and socially connected individuals”, Oxford handbook of methods in positive psychology. Oxford: Oxford University Press, p. 559–575. ISBN 978-0-19-517218-8. OCLC 61178188.
  9. (23 August 2017) “Social isolation, loneliness and their relationships with depressive symptoms: A population-based study”, PLOS ONE 12 (8), p. e0182145. doi:10.1371/journal.pone.0182145. 
  10. (February 2019) “Suicidal thoughts and behaviors and social isolation: A narrative review of the literature”, Journal of Affective Disorders 245, p. 653–667. doi:10.1016/j.jad.2018.11.022. 
  11. (2004) Social Isolation Among Seniors: An Emerging Issue. British Columbia Ministry of Health.
  12. (2003) “Social isolation and health, with an emphasis on underlying mechanisms”, Perspectives in Biology and Medicine 46 (3 Suppl), p. S39–52. doi:10.1353/pbm.2003.0049. 
  13. (August 2021) “Social Isolation Among Older Adults in Long-Term Care: A Scoping Review”, Journal of Aging and Health 33 (7–8), p. 618–632. doi:10.1177/08982643211004174.