Soledad Bravo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Soledad Bravo
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1943 (1943-01-01) (81-jaraĝa)
en Logronjo, Provinco Logronjo
Lingvoj hispana
Ŝtataneco HispanioVenezuelo
Alma mater Centra Universitato de Venezuelo
Okupo
Okupo kantisto
vdr

Soledad Bravo (naskiĝis en Logroño, La Rioja, Hispanio, la 1an de januaro, 1943) estas venezuela kantisto.

Ŝi naskiĝis en Hispanio sed la familio ekziliĝis al Venezuelo kiam ŝi estis ankoraŭ ĉe frua aĝo. Soledad komencis studi arkitekturon kaj filozofion ĉe la Centra Universitato de Venezuelo, kie ŝi ankaŭ komencis kanti publike. En 1968, ŝi publikigis sian debutan albumon titolitan Soledad Bravo Canta (Soledad Bravo kantas), kiu faris ŝin stelulo en Venezuelo kaj aliaj partoj de Sud-Ameriko. En la sekvaj jaroj, ŝi kunlaboris kun Atahualpa Yupanqui, Gilberto Gil kaj aliaj, kaj turneis ofte en Eŭropo kaj Ameriko. Ŝia repertuaro estas bunta miksaĵo de fajraj buntaj karibaj kaj latinaj ritmoj, sefardaj kantoj kaj kortuŝaj baladoj.

Ŝi fariĝis unu el la ĉefaj reprezentantoj de la t.n. nova latinamerika kanto, kaj estis konsiderata unu el la plej bonaj voĉoj en Latin-Ameriko. Unu el ŝiaj plej popularaj kaj plej konataj kantoj estas Hasta siempre, Comandante, versio de kuba himno de Carlos Puebla al Ernesto "Che" Guevara.

Diskaro[redakti | redakti fonton]

  • 1967: Soledad Bravo canta
  • 1969: Soledad
  • 1970: Soledad Bravo Vol. 3
  • 1971: El violín de Becho
  • 1971: Soledad Bravo en vivo (2 discos)
  • 1973: Cantos de la Nueva Trova Cubana
  • 1973: Canto la poesía de mis compañeros
  • 1973: Cantos de Venezuela
  • 1973: El homenaje de Soledad Bravo
  • 1976: Cantos de la Nueva Trova Cubana
  • 1977: Soledad Bravo y Rafael Alberti
  • 1978: Flor del cacao
  • 1979: Cantos sefardíes
  • 1980: Boleros
  • 1982: Caribe
  • 1983: Mambembe
  • 1985: Entre amigos
  • 1985: Soledad Bravo
  • 1986: Corazón de madera
  • 1987: Volando voy
  • 1989: En vivo
  • 1989: Arrastrando la cobija
  • 1992: Con amor
  • 1994: Raíces
  • 1996: Cuando hay amor
  • 1997: Cantos revolucionarios de América Latina
  • 1998: En concierto
  • 2001: Paloma negra
  • 2002: Soledad canta a Pablo Milanés
  • 2003: Homenaje a Alfredo Zitarrosa
  • 2015: El Arte de Soledad Bravo

Kolektivaj[redakti | redakti fonton]

  • 1975: Compañero presidente
  • 1997: ¡El Che vive!

Eksteraj ligoj[redakti | redakti fonton]