Soma Beck

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Soma Beck
Soma Beck 1929
Soma Beck 1929
Persona informo
Naskonomo Beck Soma Kornél
Naskiĝo 3-an de aŭgusto 1872 (1872-08-03)
en Keszthely
Morto 26-an de aprilo 1930 (1930-04-26) (57-jaraĝa)
en Pécs
Mortokialo pneŭmonito
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo kuracisto • dermatologo • universitata instruisto
vdr

Soma BECK [ŝoma bek], laŭ hungarlingve kutima nomordo Beck Soma estis hungara kuracisto, haŭtkuracisto, profesoro.

Soma Beck [1] naskiĝis la 3-an de aŭgusto 1872 en Keszthely. Li mortis la 26-an de aprilo 1930 en Pécs.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Soma Beck devenis el juda familio. Li frekventis gimnaziojn en sia naskiĝurbo, Szombathely, Budapeŝto, poste li akiris kuracistan diplomon en Universitato de Budapeŝto en 1895. Jam dum la studentaj jaroj li jam laboris en la universitata instituto. Post siaj studoj helpe de stipendio li laboris 2 jarojn en Vieno, Parizo, Hamburg. Hejmenveninta li kuracadis en hospitalo en Budapeŝto. Ekde 1905 li instruis en Universitato de Budapeŝto kiel privata profesoro. Dum la 1-a mondmilito li laboris en armea hospitalo, poste ekde 1922 li instruis en Universitato de Pécs, kie li establis ankaŭ klinikon pri haŭtmalsanoj.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Die feinere Architektur der primären Hautcarcinome (1903) - kune kun Ödön Krompecher

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo en Pécs de 1991
  • medicina universitata biblioteko prenis la nomon Beck Soma Könyvtár
  • bronza memormedalo de 2005

Fontoj[redakti | redakti fonton]