Ödön Krompecher

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Ödön Krompecher [krompeĥer], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Krompecher Ödön estis hungara kuracisto, patologo, profesoro, framasono, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1915).

Ödön Krompecher [1] naskiĝis la 16-an de februaro 1870 en Hungara reĝlando en Poprád (nuntempa Poprad en Slovakio). Li mortis la 26-an de aŭgusto 1926 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ödön Krompecher doktoriĝis en universitato en Budapeŝto en 1894. En la sama jaro li edziĝis kaj eklaboris. Komence li okupiĝis pri esplorado. En la sekva jaro li prelegis en Basel, poste li plulernis en Parizo. Hejmenveninta en 1902 li okupiĝis precipe pri esplorado de kancero, ofte sur la haŭto, sed li ankaŭ instruis en Universitato de Budapeŝto. Li atingis la instruan rangon publika ordinara profesoro en 1914. Li ŝatis ankaŭ la ornitologion kaj filozofion. Li sinmortis pro nekuracebla malsano. Li ricevis premiojn inter 1901-1926.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Die mehrfache indirekte Kernteilung (1895)
  • az emlő tömlős megbetegedései
  • A madarak énekéről Pri kanto de la birdoj)
  • A Krompecher család története (Historio de la familio Krompecher) (1926)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]