Soma Visontai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Soma Visontai
Persona informo
Naskonomo Weinberger Salamon
Naskiĝo 19-an de novembro 1854 (1854-11-19)
en Gyöngyös
Morto 22-an de septembro 1925 (1925-09-22) (70-jaraĝa)
en Erzsébetváros
Mortokialo cerba sangado
Tombo Juda tombejo sur Kozma strato
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo juristoadvokatoĵurnalistopolitikisto
vdr

Soma Visontai [ŝoma viŝontai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Visontai Soma estis hungara advokato, parlamenta deputito, ĵurnalisto. Lia origina nomo estis Weinberger Salamon.

Soma Visontai[1] naskiĝis la 19-an de novembro 1854 en Gyöngyös, li mortis la 22-an de septembro 1925 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Soma Visontai devenis el juda familio. Li akiris advokatan diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1882. Pli frue (1881) li prenis la nomon Visontai Soma anstataŭ Weinberger Salamon. Post la diplomo li malfermis advokatan atelieron en Budapeŝto, sed li estis ankaŭ ĵurnalisto kaj redaktis gazeton. Li estis elektita parlamentano en 1892, 1897, 1901, 1905. Li ricevis la titolon kortega konsilisto en 1908. Li havis edzinon.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Az országos törvények külön kiadása. Szerk. I. Az uzsoráról. (1883)
  • Védbeszéd az újvidéki királyi törvényszék előtt. Tomics Jósa önvédelmi beszéde. (1891)
  • A meghatalmazott által elkövetett csalás (1895)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]