Somala korvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Somala korvo
Somala korvo
Somala korvo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Korvedoj Corvidae
Genro: Corvus
Specio: C. edithae
Corvus edithae
(Lort Phillips, 1895)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Somala korvoNana korvo, Corvus edithae estas birdospecio de la familio de korvedoj kaj el ĝia tipa genro Corvus ene de la ordo de paserinoj kiu loĝas en Afriko.

Ĝi estas tutnigra kaj proksimume samgranda kiel (44-46 cm longa) ol la Nigra korniko, Corvus corone sed kun pli longa beko kaj iom pli bruneca nuanco en plumaro ĉefe kiam ili jam estas eluzitaj.

Tiu specio loĝas ĉefe en la landoj de Afriko nome Somalio, norda Kenjo, Ĝibutio kaj orienta Etiopio en la mondoregiono konata kiel la Korno de Afriko kaj povas esti distingebla el la pli granda Brunkola korvo C. ruficollis pro sia alvoko (voĉo) kaj diferencoj en sia kutimaro.

Kvankam ĝi estis iam konsiderata subspecio de la pli granda C. ruficollis, ĝi ĵus estis levita al statuso de specio, same kiel la Griza korniko Corvus cornix el sia proksima parenco Nigra korniko.

Oni supozas nun, ke tiu specio estas pli proksima al la Makulkorvo C. albus ĉefe pro sia kutimaro ol al la Brunkola korvo. Hibriduloj inter la Makulkorvo kaj la Somala korvo (Nana korvo) ŝajne plifortigas tiun proksiman parencon kie la du specioj koincidas.

La nesto estas korakeca fortika strukturo en ĉu izolita arbo ĉu sur telegraffosto. Ili nestumas sur klifoj en marbordas regionoj aŭ areoj kie arboj estas disponeblaj. La ino demetas 3 al 5 ovojn aprile aŭ frue maje kvankam oni ne konas multe da informo pri la resto de la reproduktado.

La voĉo estis priskribita kiel akra "kaŭ" kiel tiu de la frugilego, Corvus frugilegus de Eŭrazio.