Saltu al enhavo

Somermeznokta sonĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sonĝo de somermeza nokto)
Somermeznokta Sonĝo
Somermeznokta Sonĝo
Somermeznokta Sonĝo
Aŭtoro William Shakespeare
Eldonjaro 1967
Urbo La Laguna
Eldoninto J. Régulo Eldonisto
Paĝoj 99
vdr

Somermeznokta Sonĝo (A Midsummer Night's Dream, angle) estas komedio de William Shakespeare, verkita ĉirkaŭ la jardeko de 1590.

Oni ne scias certe kiam la teatraĵo estis skribita kaj prezentita al publiko unue, sed oni kredas ke estis ĉirkaŭ 1594 kaj 1596. Kelkaj aŭtoroj defendas ke ĝi estis skribita por la geedziĝo de Sir Thomas Berkeley kaj Elizabeth Carey, en februaro de 1596. La komedio do naskiĝis tempoproksime al Romeo kaj Julieto, kaj komentintoj emfazis, ke simila konflikto kiel en tiu tragedio okazas ankaŭ ĉi tie, eĉ dufoje: tuj komence patra malpermeso malhelpas, eĉ sub mortominaco, la geedziĝon de Lisandro kaj Hermia, kaj en la 5-a akto Piramo kaj Tizba mortigas sin pro amo - ĉi tie sanga amtragedio turniĝas en burleskon per la ludo fare de la metiistoj, do temas pri parodio.[1]

Kurioze la titolo de la komedio indikas la 24-an de junio, sed la okazo ne okazas tiam sed fine de aprilo al 1-a de majo. Do ne temas pri festo de Sankta Johano.[2] Sed ĉar temas pri sonĝo, ĝi povas okazi plej taŭge en tiu somermeza nokto.

La komedio finiĝas per tri nuptoj, kio sugestas, ke ĝi estis verkita por tia festo de aristokrata paro. Tiele Tezeo reprezentus la nobelan fianĉon, idealigitan senjoron grandaniman, kvazaŭ kiel humanisma idealo de la absoluta monarko, propra de la epoko.[3] Kontraste al tiu stabila rolulo aperus amo kiel blinda emocio. Ankaŭ kontraste estas tri niveloj aŭ tavoloj de roluloj kaj de scenoj: la amuza grupo de metiistoj kiuj iĝas amatoraj aktoroj (kaj parodio de la tiama aktoraro kaj teatro mondo ŝekspira), la realaj ĉirkaŭantoj de Tezeo kaj la "fikciaj" Pukk kun Oberono kaj Titania.

Laŭ la citata eldono de Kalman Kalocsay, la nomoj de la roluloj estas: Tezeo, duko de Ateno; Egeo, patro de Hermia; Lisandro kaj Demetrio, enamiĝintaj al Hermia; Filostrato, amuzestro de Tezeo; Adzo, ĉarpentisto; Raboto, meblisto; Bobeno, teksisto; Fluto, blovil-riparisto; Potnazo, ladisto; Magero, tajloro; Hipolita, reĝino de amazonoj, fianĉino de Tezeo; Hermia, filino de Egeo, enamiĝinta al Lisandro; Helena, enamiĝinta al Demetrio; Oberono, reĝo de feoj; Titania; reĝino de feoj; Pukk aŭ Robino la Bonulo; Pizofloro, Aranenreto, Tineo kaj Mustardsemo, feoj; aliaj gefeoj eskortantaj la reĝon kaj reĝinon, kaj eskorto de Tezeo kaj Hipolita. La scenejo montras Atenon kaj arbaron proksiman.[4]

Antaŭ la nupto de Tezeo kaj Hipolito okazas mikso de fantazio, sonĝoj, amo kaj magio kiu interplektas tri historiojn: en unu nivelo, amhistorio de nobela paro malhelpata de patra malpermeso, en dua nivelo, amuzaj mallertaĵoj de laboristaj amatoraj aktoroj kaj en tria nivelo, grupo de membroj de la submondo de feoj, nepra por la solvo de la konflikto, sed kiu dekomence plie malhelpas.

Esperantaj versioj

[redakti | redakti fonton]
Citaĵo
 Jen gravega verko. Oni povas supozi ke, dirante tion mi ne parolas recenze

pri la originalo verkita de nia alte ŝatata konato — kvazaŭ li estus samtempulo nia— W. Shakespeare, ĉar ni sufiĉe scias kiel fama kaj senmorta estas “A Midsummer Night’s Dream". Mi certe skribas pri la eksterordinare ĝuste kaj fajna traduko, kiun entreprenis, kaj efektivigis, unu el la plej kompetentaj tradukistoj de Esperantujo, Kálmán Kalocsay. La "Somermeznokta Sonĝo" estas, laŭ pluraj aspektoj, la plej bela kaj perfekta komedio el tiuj, kiujn la kolosa angla poeto verkis. Jen, en la mirinda tutaĵo kiu estas simfoniado je poezio, fantazio superdoza kaj akrevida observado pri homaj reagoj, ludas, kvazaŭ sendeoende, tri ĉefaj argumentoj, kiuj, tamen, kunligiĝas laŭ perfekta ekvilibrigita ordo. Jes; ni miras pri rolado de Hipolita, Tezeo kaj iliaj korteganoj; kaj ankaŭ pri tiu de Hermia kaj Lisandro, Helena kaj Demetrio. Ni miras, aŭ pli bone ni ensorĉiĝas, pri gefeoj —kaj inter ili reĝino Titania kaj reĝo Oberono. Kaj ni ne forgesu la simpatian koboldon Pukk: ili disvolviĝas meze de fantasta atmosfero, en kiu ne forestas la homaj sentimentoj Shakespeare evidentiĝas plej supera poeto, kaj li trafas la plej altajn esprimojn per dialogoj plenaj je delikataj nuancoj, ĝustaj atingoj kaj suplaj ironiaĵoj; ĉio aspektas eksternature. Tial, ne strange, tiun komedion diversfoje oni ankaŭ prezentis surekrane^ por tiel vastigi la scenejan spacon de tiu poezia mondo. Kaj, dirinte tion, mi ripetas: jen gravega verko de K. Kalocsay. Mi ne scipovas la anglan, sed mi faris multajn komparojn kun fidinda kastillingva traduko. Kaj tiel, mi povis profite konstati kiel la tradukisto trafe ĵonglis per plej efikaj rimedoj kaj eblecoj altkapablaj, preskaŭ magiaj, de eminenta kulturlingvo, kaptante kaj redonante la esencon de la originalo. Fari trastudado komparojn de la ellaboritaĵo de K. K. kun la originalo, aŭ kun alilingva bona traduko, estas ekzercado lingva tre profitdona, kiun mi varme rekomendas. Kalocsay ĉiam tradukas rekreante: jen evidentaĵo eksterordinare grava, kaj des pli, ĉar li ĉiam kapablas laŭiri relojn de fideleco modela. En tiu ĉi recenzata verko li ankaŭ majstras. Ni notu, aŭ avertu, ke li enkondukas diversajn beletrajn neologismojn, kiuj eble faciligis lian poezian traduktaskon. Sed mi firme kredas ke tiuj novaj, aŭ pli bone, anstataŭigaj vortoj, ne estas konvenaj en simpla prozo. Jen la danĝero! Jen kelkaj: eipa (malmultekosta); disdegni (malŝati); hati (malami); mava (malbona); skoldi (mallaŭdi); vringi (premtordi); minca (maldika) ktp.

“Beletraj Kajeroj" de STAFETO metis ree sur la verdan ludotapiŝeton gravan atuton. 
— G. Mora Boletín n172 (mar 1969)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Postparolo al Somermeznokta Sonĝo de William Shakespeare, trad. Kalman Kalocsay, J. Régulo, La Laguna,1967. p. 81.
  2. Postparolo al Somermeznokta Sonĝo de William Shakespeare, trad. Kalman Kalocsay, J. Régulo, La Laguna,1967. p. 81.
  3. Postparolo al Somermeznokta Sonĝo de William Shakespeare, trad. Kalman Kalocsay, J. Régulo, La Laguna, 1967. p. 82.
  4. Dramatis Personae al Somermeznokta Sonĝo de William Shakespeare, trad. Kalman Kalocsay, J. Régulo, La Laguna,1967. p. 6.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]