Sonia Gandhi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sonia Gandhi
Persona informo
Sonia Gandhi
Naskiĝo 9-an de decembro 1946 (1946-12-09) (77-jaraĝa)
en Lusiana
Religio katolikismo vd
Lingvoj italahindiaanglafrancahispana vd
Loĝloko 10 Janpath vd
Ŝtataneco ItalioBarato vd
Alma mater Universitato de Kembriĝo vd
Partio Barata Nacia Kongreso vd
Familio
Dinastio Familio Nehru-Gandhi vd
Edz(in)o Rajiv Gandhi vd
Infanoj Rahul Gandhi • Priyanka Vadra vd
Profesio
Okupo politikisto vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sonia GANDHI ([sonja gandhi] naskita je la 9-a de decembro, 1946), estas barata politikistino, nun prezidantino de partio Barata Nacia Kongreso. Ŝia partio venkis en ĝenerala balotado jare 2004, sed ŝi rifuzis esti ĉefministrino de Barato.

Sonia GANDHI

Ŝi naskiĝis kiel itala Sonia Majno en Lusiana, Vicenza (Italio), studis en Universitato de Kembriĝo, kie ŝi konatiĝis kun aviadpiloto Raĝiv Gandhi, filo de Indira Gandhi, kaj poste edziniĝis al li en 1968, poste ŝi translokiĝis al Barato. Ŝi surprenis la baratan regnanecon nur en 1983, post 15 jaroj de la geedzeco kun Raĝiv.

Kiel ŝia edzo antaŭe, ŝi ne intencis partopreni en politiko, sed post murdado de ŝia edzo la 21-an de majo 1991 la Kongresa partio faris premon al ŝi por partopreni en la politiko, plidaŭrigi la dinastian tradicion de la Kongresa Partio. La partio estis tiom dividita, ke nur Gandhi-ano (eĉ fremda) povus esti akceptita de ĉiu partiero.

En la jaro 1998 ŝi formale alpaŝis la politikon, la Kongresa Partio kandidatis ŝin por la posteno de ĉefministro. Ŝin helpis en la balotado 2004 la konata Gandhi-nomo, sed la tiam gvidanta partio (Barata Popola Partio) konstante ekspluatis la faktojn, ke ŝi ne naskiĝis en Barato kaj, ke, kvankam flue, parolas la hindian lingvon kun akĉento.

Ŝi parolas angle kaj hindie, kaj rifuzas paroli la italan eĉ al italaj ĵurnalistoj.

Ŝia filo Rahul Gandhi estis elektita kiel parlamentano en 2004 kaj ŝia filino Prijanka Gandhi estis ŝia kampanja manaĝero.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]