Soraboj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Soraboj
Flago
La flago de la Soraboj
etno
okcidentaj slavoj
Suma populacio
60 000-70 000[1] (est.)
Ŝtatoj kun signifa populacio
Ŝablono:Flagikono Germanio 60 000
Ŝablono:Flagikono Ĉeĥio 2 000
Lingvo(j)
Sorabaj lingvoj (suprasoraba kaj malsuprasoraba), germana
Religio
Katolika Eklezio, Luteranismo
Parencoj

Poloj, ĉeĥoj, silezoj

vdr

La soraboj estas malgranda okcidentslava popolo, ŝtate agnoskita etna minoritato, kiu vivas en orienta Germanio, en Luzacio.

Laŭ taksoj de sorabaj institucioj (Domowina, Soraba Instituto) nuntempe ekzistas inter 20.000 kaj 30.000 aktivaj parolantoj de la soraba, de kiu tamen ekzistas du variaĵoj, la suprasoraba, parolata en la regiono de Bautzen (sorabe Budyšin) kaj la malsuprasoraba, parolata ĉirkaŭ Cottbus (Chośebuz).

Bautzen kaj Cottbus estas la kulturaj centroj de la soraboj. Ekzistas sorabaj infanĝardenoj kaj sorabaj lernejoj, inter ili du gimnazioj.

La germanaj federaciaj landoj Saksio kaj Brandenburgio oficiale subtenas la aktivaĵojn por vivteno de la soraba kulturo.

Ekzistas sorablingva literaturo (propra eldonejo "Domowina-Verlag"), gazetoj kaj radioelsendoj.

En 1912 estiĝis la tegmenta organizaĵo "Domowina", en kiu membras la plej multaj sorabaj societoj.

Ĉe la universitato Leipzig ekzistas instituto pri sorabistiko, kies estro estas esperantisto, kiel ankaŭ lia antaŭulo en tiu funkcio.

Referencoj

  1. (angle) Sorbs of East Germany

Eksteraj ligiloj