Silezoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Silezoj
Virino surmetanta silezian tradician veston en Teŝinio en 1914
etno
Suma populacio
Kelkaj milionoj
Ŝtatoj kun signifa populacio
 Pollando 847 mil (plejparte pola-silezia naciecoj)[1]
 Germanio 3 milionoj nur en FRG en 1970[2]
 Ĉeĥio Preskaŭ 20 000
Lingvo(j)
germana, silezia-germana, pola, silezia-pola, ĉeĥa kaj teŝina dialekto
Religio
Katolika Eklezio, Luteranismo
Parencoj

Poloj, Ĉeĥoj, Soraboj, Germanoj, Aŭstroj

vdr

Silezoj (silezi-pole: Ślůnzoki; silezi-germane: Schläsinger; pole Ślązacy; ĉeĥe Slezané; germane Schlesier) estas homoj, kies familioj dum generacioj loĝis aŭ loĝas en Silezio, kaj en la pli granda norda parto, kiu de mezo de la 18-a ĝis mezo de la 20-a jarcento nomiĝis Prusia Silezio inkluzive de orienta Supra Silezio, kiu post la Dua Mondmilito estis forprenita el la Germana Regno kaj donita al administrado de la Pola Popola Respubliko, kaj en la pli eta kaj pli suda parto nomata Aŭstria respektive Ĉeĥa Silezio.

En Silezio unue vivis keltoj kaj ĝermanoj (aparte lugioj kaj silingoj), en la 6-a jarcento alvenis okcidentaj slavoj, ekde la 12-a jarcento grandkvante alvenis germanlingvaj setlistoj, tiel ke ĝis la 20-a jarcento en Silezio sume vivis plejparte germanoj, je granda parto parolantoj de la silezia-germana, kaj je malplimulto slavaj parolantoj de la pola, silezia-pola, ĉeĥa kaj teŝina dialekto respektive laĥa lingvo. Post la Dua mondmilito la teritorioj de Pollando oriente de la Curzon-linio estis akiritaj de Sovetunio, kaj la teritorioj de la Germana Regno oriente de la Odro-Niso-limo inkluzive de Prusia Silezio estis donitaj teorie al administrado de la Pola Popola Respubliko, fakte al ties posedo. Praktike ĉiuj germanlingvanoj el Silezio kaj la aliaj teritorioj oriente de la Odro-Niso-limo estis forpelitaj ĝis la vintro 1946/1947, kaj granda plimulto de la pollingvanoj el la teritorio oriente de la jam en 1945 estis translokigitaj en la "novan teritorion" de Pollando, kiel ke la pola ŝtato praktike estis ŝovita okcidenten je proksimume 250 kilometroj je la arbitra postulo de Sovetunio. Dum Prusia Silezio laŭ la censo de 1939 havis 4,6 milionojn da loĝantoj, preskaŭ ĉiuj germanlingvaj, pli ol 3,6 milionoj da germanlingvaj silezoj inter 1945 kaj 1947 estis perforte translokigitaj al la teritorioj de la postaj ŝtatoj FRG (je pli-malpli du trionoj) kaj GDR (je pli-malpli triono), sed tamen laŭ deveno restis silezoj. Laŭ la censo de 1970 en FRG 3 milionoj da civitanoj indikis esti germanlingvaj silezoj.[2] Parto de la poloj, en 1945 el la polaj teritorioj oriente de la Curson-linio loĝigitaj al Silezio.

Supraj silezoj kiel nacieco[redakti | redakti fonton]

Suprasileziaj naciistoj en 2009

En nuntempa Pollando ekzistas grupo de vivantoj de Supra Silezio, kiuj sentas sin nek germanoj nek poloj. Tio aparte videbiĝis en la censo de 2002, kiam 173 200 civitanoj kiel naciecon indikis la tiam ne rekonitan terminon "sileza" (sed 140 000 el ili deklaris polan-silezian naciecon).[3] En la censo de 2011 sume 817.000 civitanoj indikis "silezan" naciecon (el kiuj preskaŭ 450 000 el ili deklaris polan-silezian naciecon).[4] 140 895 personoj en 2002 en la provincoj Opolio, Malsupra Silezio kaj Silezio indikis germanan naciecon. En la pola censo de 2011 proksimume 45 000 personoj indikis nur germanan naciecon, kaj pliaj 103 000 personoj interalie germanan naciecon.[4] La suma nombro de 148 000 personoj proksimas al la rezulto de 2002. La plimulto, kiuj deklaras sin silezianoj, ankaŭ deklaras sin poloj.

Atentindas ke en la ĉiutaga lingvouzo nuntempa en Pollando la termino "silezo" aplikatas preskaŭ nur al loĝantoj de Supra Silezio, ĉar dum el la nuna Malsupra Silezio la historia loĝantaro ĝis la vintro 1946/47 praktike komplete forpeliĝis, en la post la Unua Mondmilito pollanda orienta Supra Silezio multaj historiaj loĝantoj rajtis resti. Tiu nuna pola lingvouzo tamen ne signifus ke nur ili estus silezoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • P. Eberhardt, Ethnic Groups and Population Changes in Twentieth-century Central-Eastern Europe: History, Data, and Analysis, M.E. Sharpe, 2003, p. 166, ISBN 0-7656-1833-8, 9780765618337 Google books (angle).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (angle) The Institute for European Studies, Ethnological institute of UW
  2. 2,0 2,1 "Volkszählung vom 27. Mai 1970" ["censo de la 27-a de majo 1970"] en Okcidenta Germanio, Statistika oficejo de FRG, eldonejo W. Kohlhammer, 1972, OCLC: 760396, (germane)
  3. censo de 2002 en Pollando. Arkivita el la originalo je 2008-10-04. Alirita 2015-11-13.
  4. 4,0 4,1 rezulto de la censo de 2011 en Pollando