Sot
Sot, serbe Сот estas malgranda vilaĝeto en Serbio, en aŭtonomio Vojevodio, en distrikto Srem (regiono), en municipo de Ŝid.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]
- Areo: 24 km²
- Koordinatoj: 45°09′20″N 19°19'01″E
- Supermara alteco: 157 m
- Loĝantaro: 791 en 2002
- Poŝtkodo: 22243
- Telefonprefikso: 22
- Aŭtokodo: ŠI
Geografio[redakti | redakti fonton]
Sot situas en proksimeco de la kroata landlimo.
Historio[redakti | redakti fonton]
Oni opinias, ke tiu loko estis loĝata jam dum la ŝtonepoko. La unua mencio pri la vilaĝo okazis en 1297 en hungara dokumento. Ĝis fine de la 1-a mondmilito la vilaĝo apartenis al Szerém, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio, fine al Serbio. Dum disfalo de Jugoslavio etnika ŝanĝo okazis kaj la la loĝantaro malpliiĝis. En 2002 loĝis en Sot 340 serboj (43 %), 317 kroatoj (40 %), 33 hungaroj (4 %), 28 slovakoj, 15 jugoslavianoj, 7 rutenoj kaj unusola germano.
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- Hungara kaj serba Vikipedioj
- Mapo pri Sot