Saltu al enhavo

Traktato de Saint-Germain (1679): Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: La '''Traktato de Saint-Germain (1679)''' aŭ "Paco de Saint-Germain" finis la Brandenburgian-Svedian Militon. La traktaton interkonsentis kaj subskribis...
 
Neniu resumo de redakto
Linio 3: Linio 3:
Per la traktato la regno Brandenburgio-Prusio ricevis nur etan mallarĝan areon oriente de la rivero [[Odro]] kun la lokoj ''Kammin'' (nuntempe pole [[Kamień Pomorski]], ''Greifenhagen'' (nuntempe pole [[Gryfino]]) kaj ''Bahn'' (nuntempe pole [[Banie]]). Por Prusio tre ĝenaj estis la perdo de la havenaj urboj [[Stralsund]] kaj [[Stettin]] (nuntempe ''Szczecin'') kaj de la insulo [[Rügen]], ĉar la prusia ŝtato planis pliampleksigi la markomercon tra la [[Balta Maro]] kaj por tio bezonis bonajn marhavenojn. Svedio favore al Brandenburgio-Prusio rezignis pri sia parto de la imposto en la haveno ''Kolberg'' (nuntempe pole [[Kolobrzeg]], kaj Francio en la nomo de Svedio pagis signifan sumon al la granda elekto-princo de Brandenburgio-Prusio.

[[Kategorio:Nordiaj militoj]]
[[Kategorio:Historio de Francio]]
[[Kategorio:Historio de Francio]]
[[Kategorio:Historio de Svedio]]
[[Kategorio:Historio de Svedio]]

Kiel registrite je 19:22, 7 sep. 2008

La Traktato de Saint-Germain (1679) aŭ "Paco de Saint-Germain" finis la Brandenburgian-Svedian Militon. La traktaton interkonsentis kaj subskribis en Saint-Germain en Laye la 29-an de junio 1679 reprezentantoj de la ŝtatoj Francio, Svedio kaj Brandenburgio-Prusio. Brandenburgio-Prusio devis redoni la antaŭe svede okupitan nordgermanan teritorion Sveda Pomerio al Svedio, ĉar liaj antaŭaj aliancanoj Nederlando kaj Aŭstrio post la fino de la Franca-Nederlanda Milito rifuzis plu subteni la aliancon, kaj Brandenburgio kun Danio ne estis sufiĉe forta kontraŭi la grandpotencon Francio, kiu tre subtenis la aliancanon Svedio. Seniluziigite pri la malsubteno nederlanda kaj aŭstra, la brandenburgiaj-prusiaj regantoj dum la sekvaj jaroj proksime kunlaboris kaj aliancis kun Francio kaj ties reĝo Ludoviko la 14-a.

Per la traktato la regno Brandenburgio-Prusio ricevis nur etan mallarĝan areon oriente de la rivero Odro kun la lokoj Kammin (nuntempe pole Kamień Pomorski, Greifenhagen (nuntempe pole Gryfino) kaj Bahn (nuntempe pole Banie). Por Prusio tre ĝenaj estis la perdo de la havenaj urboj Stralsund kaj Stettin (nuntempe Szczecin) kaj de la insulo Rügen, ĉar la prusia ŝtato planis pliampleksigi la markomercon tra la Balta Maro kaj por tio bezonis bonajn marhavenojn. Svedio favore al Brandenburgio-Prusio rezignis pri sia parto de la imposto en la haveno Kolberg (nuntempe pole Kolobrzeg, kaj Francio en la nomo de Svedio pagis signifan sumon al la granda elekto-princo de Brandenburgio-Prusio.