Limato: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Neniu resumo de redakto |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 26: | Linio 26: | ||
[[Kategorio:Zuriko]] |
[[Kategorio:Zuriko]] |
||
[[Kategorio:Kantono Argovio]] |
[[Kategorio:Kantono Argovio]] |
||
[[Kategorio: |
[[Kategorio:Alfluantoj de Aro]] |
||
[[Kategorio:Akvokolekta regiono de Rejno]] |
[[Kategorio:Akvokolekta regiono de Rejno]] |
||
Kiel registrite je 21:15, 6 nov. 2008
Limato | |
---|---|
rivero | |
Bazaj informoj | |
Fluo | |
Geografio | |
Pri la rivero
Limato (alemane Limmet, germane Limmat) estas alfluanto de la rivero Reuss. Ĝi elfluas el la Lago de Zuriko kaj alfluas Aro ĉe Turgi en Kantono Argovio.
La nomo de Limato estiĝis el kunfandiĝo de la du kolektantaj riveroj Linth kaj Maag, kiuj antaŭ la Linth-korekto en la jaro 1783 alfluis al la supra lago de Zuriko.
Historio
Ĝis Platzspitz, kie troviĝas la unua vejro, la altecnivelo de ĝia akvosurfaco egalas al tiu de la lago de Zuriko. En mezepoko komercistoj sur la Limato transportis varojn ŝipe al Bazelo. Post la konstruo de la diversaj vejroj por reguligi la riveron kaj ĉefe por produkti elektran energion, tio ne plu eblas. En la romia epoko la akvostrato de la Rejno, tra la Aro, Limato, Lago de Zuriko kaj Valenlago al Koiro kaj tiam super la Alpoj al Como estis unu el la plej gravaj trafikvojoj de la imperio. En la 16-a jarcento estis dronigitaj diversaj anabaptistoj martiroj en la Limato, inter ili Felix Manz.
Ekonomio de la Limatvalo
La rivero Limato ek de la 19-a jarcento estas utiligita por produkti energion. Vejroj ĉe Platzspitz, ĉe Hardturm, Dietikon, Vetingo kaj post Baden reguligas la akvokvanton de la rivero kaj produktas elektran energion. La energio de la rivero allogis jam frue industriajn entreprenojn, unue en la tekstilbranĉo poste kaj poste maŝinfabrikojn. En Baden troviĝas ekzemple la svisa sidejo de ABB Asea Brown Boveri.
Komunumoj laŭlonge de la Limato
La komunumoj kaj urboj ĉe la bordo de Limato estas laŭvice: Zuriko, Oberengstringen, Unterengstringen, Schlieren, Dietikon, Geroldswil, Oetwil ĉe Limato en la Distrikto Dietikon, Kantono Zuriko, kaj en Kantono Argovio la komunumoj Spreitenbach, Killwangen, Würenlos, Neuenhof, Vetingo, Baden, Ennetbaden, Nussbaumen, Untersiggenthal kaj Turgi.