Burgdorf BE: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Linio 55: | Linio 55: | ||
[[Kategorio:Urboj de Svislando]] |
[[Kategorio:Urboj de Svislando]] |
||
[[Kategorio:Esperanto-movado en Svislando laŭ lokoj]] |
|||
[[als:Burgdorf]] |
[[als:Burgdorf]] |
Kiel registrite je 22:09, 11 mar. 2009
Burgdorf | |||||
---|---|---|---|---|---|
komunumo en Svislando • urbo en Svislando | |||||
| |||||
Kantono | Berno | ||||
Distrikto | Burgdorf | ||||
Koordinatoj | 47° 3′ 25″ N 7° 37′ 35″ O / 47.05694 °N, 7.62639 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 3′ 25″ N 7° 37′ 35″ O / 47.05694 °N, 7.62639 °O (mapo) | ||||
Areo | 15,60 km² | ||||
Alteco | 533 m super marnivelo | ||||
Poŝtkodo | 3400-3402 | ||||
Komunumkodo | {{{kodo}}} | ||||
Pri la komunumo
Burgdorf estas la ĉefurbo de la samnoma distrikto en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 15049 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
Geografio
La urbo Burgdorf situas ĉe la bordo de la rivero Emme, 15 kilometrojn nordoriente de la federacia urbo Berno.
Najbaraj komunumoj
La urbo limas en nordo al Kirchberg kaj Wynigen, en oriento al Heimiswil, en sudo al Hasle ĉe Burgdorf, Oberburg kaj Krauchthal, kaj en okcidento al Mötschwil, Rüti ĉe Lyssach kaj Lyssach.
Trafiko
La stacidomo Burgdorf situas ĉe la linio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Berno al Zuriko kaj estas haltejo de rapidtrajnoj. De Burgdorf eliras ankaŭ fervojlinioj al Soloturno kaj al Konolfingen.
La urbo ankaŭ disponas pri konekto al la nacia aŭtoŝoseo A1 de Ĝenevo tra Berno, Zuriko kaj Sankt-Galo al Sankt-Margreto.
Historio
La unua dokumenta mencio de la Kastelo Burgdorf (kiel Burtorf) datas el la jaro 1175. La unua mencio de la urbo okazis 61 jarojn poste en la jaro 1236 kiel in oppido Burchtorff. La urbo estis fondaĵo de la Zeringoj. Post la formorto de la Zeringoj la urbo fariĝis posedaĵo de la Kiburgoj. En la jaro 1384 la urbo fariĝis posedaĵo de la urbo Berno. Tio ne plaĉis la la civitanoj de Burgdorf kaj kun la help de la Kiburgoj ili resistis, kio kondukis en la Milito de Burgdorf 1383 kaj 1384 al sieĝo de la urbo fare de Berno. La Kiburgoj devis finfine cedi. Formale Berno aĉetis la urbon por ne veki la impreson de kontraŭjuro akiro de la urbo, kion Kiburgo akceptis pro urĝa monbezono.
En la jaro 1760 en granda inscendio forbruliĝis pli ol 60 domoj.
De 1800 ĝis 1804 en Burgdorf Johann Heinrich Pestalozzi kreis sian instru- kaj edukmetodon kaj skribis sian ĉefverkon Kiel Getrud instruas siajn infanojn [originala titolo Wie Gertrud ihre Kinder lehrt].
En la jaro 1875 estis malfermita la fervojlinio de Soloturno tra Burgdorf al Langnau BE kaj Thun kiel unua plene elektra trajnlinio en Eŭropo.
Esperanto-movado
En 1909 Jakob Schmid fondis en Burgdorf Esperanto-Grupon kun la helpo de Wilhelm Haase-Meister kaj Ernst Krenger. Tiu aktiveco ĉesis, kiam eksplodis la 1-a mondmilito. (Fonto: Andreas E. Künzli: Universalaj Lingvoj en Svislando p 223)
Vidu ankaŭ
grekeDistrikto Burgdorf grekeAliaj lokoj kun la nomo Burgdorf
Eksteraj Ligiloj
grekeOficiala retejo de la urbo Burgdorf grekeBurgdorf en la Historia Leksikono de Svislando