Eglisau: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
e roboto aldono de: ca:Eglisau |
"datas de" -> "datiĝas de" |
||
Linio 20: | Linio 20: | ||
==Historio== |
==Historio== |
||
La plej malnova konservita dokumenta mencio |
La plej malnova konservita dokumenta mencio datiĝas de la jaro [[893]] kun la nomo ''Seglingens Owe''. La [[mezepoka|mezepoko]] kerno de la malnova urbo ankoraŭ hodiaŭ estas bone rekonebla. |
||
En la jaro [[1463]] la aŭstra [[nobelo]] ''libersinjoro Bernhard Gradner'' akiris la posedaĵon de Eglisaŭ. En la jaro [[1489]] Eglisaŭ fariĝis [[Zuriko|zurika]] [[vokto|kamparvoktejo]], kies sidejo estis la kastelo, kiu estis malkonstruita en la jaro [[1810]]. Lasta vokto en Eglisaŭ estis [[Salomon Landolt]], kiun la zurika verkisto [[Gottfried Keller]] eternigis en sia libro ''La kamparvokto de Greifensee'' [Der Landvogt von Greifensee]. Dum la epoko de la [[Helveta Respubliko]] inter [[1798]] kaj [[1803]] kaj post ties kolapso la urbeto pro ĝia strategia pozicio fariĝis la centro de la luktoj inter la aremoj de [[Napoléon Bonaparte|Napoleono]] kaj [[Aŭstrio]] kaj [[Rusio]]. Dum la napoleonaj militoj Eglisaŭ aliĝis al la [[Bülach (distrikto)|distrikto Bülach]], al kiu ĝi ankoraŭ hodiaŭ apartenas. |

Kiel registrite je 04:23, 20 jan. 2010
Eglisaŭ | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Zuriko |
Distrikto | Bülach |
Koordinatoj | 47° 34' N, 8° 31' E |
Areo | 9,07 km² |
Alteco | 355 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 8193 |
Komunumkodo | {{{kodo}}} |
Eglisaŭ estas historia urbeto en la distrikto Bülach, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 3581 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007. Al Eglisaŭ apartenas ankaŭ la municipoj Seglingen kaj Tössriedern.
Geografio
La mezempoka kerno de la urbeto Eglisaŭ situas ĉe la norda bordo de la rivero Rejno. La urba teritorio tamen troviĝas ambaŭflanke de la rivero. Eglisaŭ formas la nordan limon de la Zurika Unterlando. Ĉe la limo al la komunumo Freienstein-Teufen tute en la oriento de la rivero situas la alfluejo de la rivero Töss al Rejno, ankaŭ nomita Tössegg.
Trafiko
Eglisaŭ situas ĉe la trajnlinioj de la Svisaj Federaciaj Fervojoj de Zuriko tra Bülach al Ŝafhaŭzo kaj de THURBO de Vinterturo tra Embrach, Bülach al Waldshut-Tiengen. La ponto de la Svisaj Federaciaj Fervojoj, kiu transiras la tutan Rejnvalon estas tre impresa konstruaĵo kaj la rekonilo de la urbeto. Per la du trajnlinio kaj ankaŭ diversaj poŝtaŭtobuslinioj Eglisaŭ estas bone konektita al la reto de la Zurika Trafik-Unio.
Historio
La plej malnova konservita dokumenta mencio datiĝas de la jaro 893 kun la nomo Seglingens Owe. La mezepoko kerno de la malnova urbo ankoraŭ hodiaŭ estas bone rekonebla.
En la jaro 1463 la aŭstra nobelo libersinjoro Bernhard Gradner akiris la posedaĵon de Eglisaŭ. En la jaro 1489 Eglisaŭ fariĝis zurika kamparvoktejo, kies sidejo estis la kastelo, kiu estis malkonstruita en la jaro 1810. Lasta vokto en Eglisaŭ estis Salomon Landolt, kiun la zurika verkisto Gottfried Keller eternigis en sia libro La kamparvokto de Greifensee [Der Landvogt von Greifensee]. Dum la epoko de la Helveta Respubliko inter 1798 kaj 1803 kaj post ties kolapso la urbeto pro ĝia strategia pozicio fariĝis la centro de la luktoj inter la aremoj de Napoleono kaj Aŭstrio kaj Rusio. Dum la napoleonaj militoj Eglisaŭ aliĝis al la distrikto Bülach, al kiu ĝi ankoraŭ hodiaŭ apartenas.
Eksteraj Ligiloj
greke Oficiala retejo de la urbeto Eglisaŭ