Cibelo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: zh:库柏勒
Linio 41: Linio 41:
[[tr:Kibele]]
[[tr:Kibele]]
[[uk:Кібела]]
[[uk:Кібела]]
[[zh:库柏勒]]

Kiel registrite je 11:28, 30 apr. 2010

Cibelo, kun la Palaco Linares fone (Madrido, Hispanio)

Cibelo origine estis frigia diino (en antikva greka lingvo Κυβέλη Kybélê, nomo al kiu ofte oni donas la etimologion «tiu de la hararo» se oni konsideras ĝin greka anstataŭ frigia) estis la diino de la Patrino Tero kiu estis adorata en Anatolio ekde la neolitiko. Cibelo estis la personigo aŭ diigo de la fruktodona grundo, diino de la kavernoj kaj montaroj, muregoj kaj fortikaĵoj, de laNaturo kaj la bestoj (ĉefe la leonoj kaj abeloj). Ĝia ekvivalento en la romia mitologio estis Magna Mater, la Granda Patrino. Ŝia titolo «Mastrino de la bestoj», kiun ankaŭ ricevis la minoika Granda Patrino, revelacias ŝiajn praajn paleolitikajn radikojn. Ŝia dieco ankaŭ rilatiĝas al la vivo, morto kaj resurekto. Ŝia edzo kies kultado aperis iom pli malfrue, estis ŝia filo Atizo. Ĉi tiu diino estas reprezentata sur ĉaro kiu simboligas la superecon de la patrino Naturo, al kiu eĉ subiĝas la povaj leonoj kiuj tiras la ĉaron.