Bramsche: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [kontrolita revizio] |
Neniu resumo de redakto |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 47: | Linio 47: | ||
[[Kategorio:Urboj de Malsupra Saksio]] |
[[Kategorio:Urboj de Malsupra Saksio]] |
||
[[Kategorio:Urboj de Germanio laŭ alfabeto]] |
[[Kategorio:Urboj de Germanio laŭ alfabeto]] |
||
[[Kategorio: |
[[Kategorio:Industriaj muzeoj]] |
||
[[de:Bramsche]] |
[[de:Bramsche]] |
Kiel registrite je 17:04, 11 sep. 2010
Bramsche | ||||||
| ||||||
memstara komunumo de Malsupra Saksio • urba komunumo de Germanio • setlejo | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||
Administrado | ||||||
Federacia lando | Malsupra Saksio | |||||
Distrikto | Distrikto Osnabrück | |||||
Urborajtoj | urbo (Stadt) | |||||
Telefona antaŭkodo | +49 (0)5461 | |||||
Poŝtkodo | DE-49565 | |||||
Aŭtomobila kodo | OS | |||||
Oficiala Municipokodo | 03459014 | |||||
Subdivido | 14 urbopartoj | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Liesel Höltermann | |||||
Titolo de komunumestro | Bürgermeister | |||||
Partio de komunumestro | SPD | |||||
Adreso de la administrejo | Hasestraße 11 | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 32179 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (tabelo A100001G)] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 52° 25′ N, 7° 58′ O (mapo)52.4088888888897.9727777777778Koordinatoj: 52° 25′ N, 7° 58′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 44 - 157 m | |||||
Areo | 183,32 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.bramsche.de/ | |||||
Bramsche estas urba komunumo en Germanio. Ĝi apartenas al la distrikto Osnabrück de la federacia lando Malsupra Saksio kaj situas borde de la rivero Hase. Fine de junio 2005 la urbo havis 30916 loĝantojn.
Parto de Bramsche estas la vilaĝo Kalkriese, kie dum la jaro 9 post Kristo okazis la batalo de Varus - la plej signifa batalo inter romianoj kaj ĝermanoj okazis en la jaro 9 post Kristo en Kalkriese inter la urboj Osnabrück kaj Damme en la nuna germana federacia lando Malsupra Saksio: en tiu batalo la ĥeruska nobelo Arminius kun sia ĝermana armeo venkis tri romiajn legiojn sub la romia armeestro Publius Quinctilius Varus - flanke de la romia armeo en tiu batalo mortis 15.000 soldatoj. La por la Romia Imperio katastrofa malvenko traŭmatigis la romianojn, kiuj kutimis je venkoj ĉie en la por ili atingebla mondo: rezulte forlasiĝis ĉiuj romiaj setlejoj oriente de la rivero Rejno.
Muzeo Tuchmacher-Museum
En Bramsche antaŭ ducent jaroj preskaŭ la tuta urbo laboris en tuko-fabrikado. En la familioj oni ŝpinis fadenojn, aliaj teksis tukojn el ili, aliaj farbigis ilin. Poste pli grandaj manufakturoj transprenis tiun laboron. Post enkonduko de maŝinoj pli kaj pli la laboro estis koncentrita en fabrikoj.
Unu fabriko estis je la rivero Hase, kiu liveris la energion per akvomuelo. La akvomuelo turnigis transmision, longan turniĝantan akson sub la plafono laŭlonge de la granda halo. Po unu platrimeno turnigis unu maŝinon.
Post la dua mondmilito oni forvendis ĉiujn malnovajn maŝinojn, ĉar ili ne plu estis sufiĉe ekonomiaj. Nur post tio ekis la ideo, konservi la metion en muzeo. Oni serĉis kaj reaĉetis ĉiujn maŝinojn en tuta Eŭropo kaj denove instalis ilin en la fabriko, sed nun uzante apartan elektromotoron por ĉiu maŝino.
En la Tuchmachermuseum (tukofareja muzeo) ĉiuj tradiciaj maŝinoj nun estas montritaj en funkcio, kiuj estas bezonataj por produkti tukojn. Entute estas ĉirkaŭ 40 ŝtupoj de produktado.
Inter aliaj estas speciale interesa ŝpinmaŝino, angle Spinning Mule kun ĉirkaŭ cent spindeloj. Estas ege interesa vidi, kiel moviĝas la spindeloj, kontrolitaj de komplika centra mekanika komputilo konsistanta nur el dentradoj kaj ŝnuroj. Ni demandis la maŝiniston, ĉu la enkonduko de tiu maŝino ne produktis multajn senlaborulojn, ĉar ja nun li, nur unu homo, produktis pli ol antaŭe cent laboristoj povis produkti. Ne, li diris, eble iom moke: antaŭe ni estis okupantaj ĉefe prizonulojn por la ŝpinado, kaj tiam ni transigis ilin al gluado de papersaketoj,
Alia tre interesa maŝino estas granda Jacquard- (Ĵakard-) teksilo kun mekanika stirigilo, en tiu kazo trubenda stirigilo. Laŭ bezonata koloro la stirigilo levigas kaj mallevigas la fadenojn en la ritmo de la maŝino. Dum nia vizito la maŝino teksis lanajn kovrilojn por junulargastejo. Estiĝis tuko kun la teksigita teksto "PIEDA FLANKO".
|