Generalitato de Katalunio: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
e roboto aldono de: os:Generalitat de Catalunya |
Kani (diskuto | kontribuoj) |
||
Linio 10: | Linio 10: | ||
La aŭtonomio estis forigita en la komenco de la [[18-a jarcento]], post la [[Sukceda Milito de Hispanio]], kiel iniciato de la nova dinastio de la [[Burbonoj]] por altrudi komunajn leĝojn en la tuta Hispanio. |
La aŭtonomio estis forigita en la komenco de la [[18-a jarcento]], post la [[Sukceda Milito de Hispanio]], kiel iniciato de la nova dinastio de la [[Burbonoj]] por altrudi komunajn leĝojn en la tuta Hispanio. |
||
La aŭtonomaj institucioj estis restarigitaj en la [[Dua Hispana Respubliko]] (1932), kiu agnoskis la rajton je propra regado al diversaj hispanaj regionoj. Dum la tuta respubliko, la regadon alprenis naciistaj partioj aliancitaj al la hispana maldekstro. Post la venko de la hispana dekstro en [[1934]], la aŭtonoma regado estis haltigita, sed ne forigita, de [[1934]] ĝis [[1936]]. |
La aŭtonomaj institucioj estis restarigitaj en la [[Dua Hispana Respubliko]] (1932), kiu agnoskis la rajton je propra regado al diversaj hispanaj regionoj. Dum la tuta respubliko, la regadon alprenis naciistaj partioj aliancitaj al la hispana maldekstro. Post la venko de la hispana dekstro en [[1934]], la aŭtonoma regado estis haltigita, sed ne forigita, de [[1934]] ĝis [[1936]]. (Vidu artikolon [[Hispana revolucio de 1934]]) |
||
Post la venko de la trupoj de [[Francisco Franco|Franco]] en la [[Hispana Intercivitana Milito]], la registaro estis abolita. La antaŭa prezidanto [[Lluís Companys]] estis malliberigita de la nazioj kaj transdonita al Franco, kiu igis lin mortpafi en [[1940]]. |
Post la venko de la trupoj de [[Francisco Franco|Franco]] en la [[Hispana Intercivitana Milito]], la registaro estis abolita. La antaŭa prezidanto [[Lluís Companys]] estis malliberigita de la nazioj kaj transdonita al Franco, kiu igis lin mortpafi en [[1940]]. |
Kiel registrite je 20:06, 8 feb. 2011
Generalitat de Catalunya estas la katalunlingva nomo de la aŭtonoma registaro de Katalunio, nuntempe organizita sub la sistemo de hispanaj aŭtonomaj komunumoj. Ĝi havas propran sistemon de regado, kun Prezidento, Registaro (Konsilantaro) kaj Parlamento.
La Generalitat havas radikojn en la mezepoka historio, en propraj institucioj kiuj portis la saman nomon. Ankaŭ la aŭtonoma registaro de Valencilando uzas la nomon Generalitat.
Historio
La Generalitat devenas el la mezepokaj institucioj kiuj regis la Princlandon de Katalunio, ene de la Kronlando de Aragono, kun relative granda drado de aŭtonomeco sub la komuna reĝo de Aragono, Katalunio kaj Valencilando.
La aŭtonomio estis forigita en la komenco de la 18-a jarcento, post la Sukceda Milito de Hispanio, kiel iniciato de la nova dinastio de la Burbonoj por altrudi komunajn leĝojn en la tuta Hispanio.
La aŭtonomaj institucioj estis restarigitaj en la Dua Hispana Respubliko (1932), kiu agnoskis la rajton je propra regado al diversaj hispanaj regionoj. Dum la tuta respubliko, la regadon alprenis naciistaj partioj aliancitaj al la hispana maldekstro. Post la venko de la hispana dekstro en 1934, la aŭtonoma regado estis haltigita, sed ne forigita, de 1934 ĝis 1936. (Vidu artikolon Hispana revolucio de 1934)
Post la venko de la trupoj de Franco en la Hispana Intercivitana Milito, la registaro estis abolita. La antaŭa prezidanto Lluís Companys estis malliberigita de la nazioj kaj transdonita al Franco, kiu igis lin mortpafi en 1940.
La Generalitat transiris al ekzilo, sed kun nur simbola reprezento.
Post la morto de Franco, oni agnoskis denove la rajtojn de aŭtonomeco de la nacioj kaj regionoj en Hispanio. La tiaman prezidanton en ekzilo Josep Tarradellas oni venigis al Barcelono, kaj oni kreis provizoran registaron, kiu agnoskis la kontinuecon de la institucioj. Post la aprobo de la nova demokrata Konstitucio de Hispanio kaj de Statuto de Aŭtonomio, la Generalitat instituciiĝis kaj akiris novajn povojn.
Inter 1980 kaj 2003 estis prezidanto la naciista politikisto Jordi Pujol. Post lia retiriĝo, la postaj prezidantoj estis la socialistoj Pasqual Maragall kaj José Montilla.
Institucioj
La Generalitat konsistas el la Ekzekutiva Konsilantaro, la Prezidento kaj la Parlamento.
Ĝi posedas propran regadon en materioj kiaj kulturo, mediprotektado, transporto, edukado, sansistemo kaj urba planado. Ĝi posedas propran policon (Mossos d'Esquadra) kiu dum la lastaj tempoj prenis la ĉefajn respondecojn en publika sekureco.
Ĝi ankaŭ disvolvas agadojn de rekono kaj promocio en la internacia sfero, eĉ se la bazaj agadoj tiuflankaj estas ekskluzive rezervitaj al la hispana ŝtato.
Listo de prezidantoj de la Generalitat de Catalunya
- Berenguer de Cruïlles 1359-1362
- Romeu Sescomes 1363-1364
- Ramon Gener 1364-1365
- Bernat Vallès 1365
Bernat Vallès 1365-1367
Romeu Sescomes 1375-1376 - Joan I d'Empúries 1376
- Guillem de Guimerà 1376-1377
- Galceran de Besora 1377-1378
Ramon Gener 1379-1380 - Felip d'Anglesola 1380
- Pere de Santamans 1381-1383
- Arnau Descolomer 1384-1389
- Miquel de Santjoan 1389-1396
- Alfons de Tous 1396-1413
- Marc de Vilalba 1413-1416
- Andreu Bertran 1416-1419
- Joan Desgarrigues 1419-1422
- Dalmau de Cartellà 1422-1425
- Felip de Malla 1425-1428
- Domènec Ram 1428-1431
Marc de Vilalba 1431-1434 - Pere de Palou 1434-1437
- Pere de Darnius 1437-1440
- Antoni d'Avinyó i de Moles 1440-1443
- Jaume de Cardona i de Gandia 1443-1446
- Pero Ximénez de Urrea 1446-1449
- Bertran Samasó 1449-1452
- Bernat Guillem Samasó 1452-1455
- Nicolau Pujades 1455-1458
- Antoni Pere Ferrer 1458-1461
- Manuel de Montsuar 1461-1464
- Francesc Colom 1464-1467
- Ponç Andreu de Vilar1467-1470
- Miquel Samsó 1470-1473
- Joan Maurici de Ribes 1473-1476
- Miquel Delgado 1476-1478
- Pere Joan Llobera 1478-1479
- Berenguer de Sos 1479-1482
- Pere de Cardona 1482-1485
Ponç Andreu de Vilar 1485-1488 - Juan Payo Coello 1488-1491
- Joan de Peralta 1491-1494
- Francí Vicenç 1494-1497
- Pedro de Mendoza 1497-1500
- Alfons d'Aragó 1500-1503
- Ferrer Nicolau de Gualbes i Desvalls 1503-1504
- Gonzalo Fernández de Heredia 1504-1506
- Lluís Desplà i d'Oms 1506-1509
- Jordi Sanç 1509-1512
- Joan d'Aragó 1512-1514
- Jaume Fiella 1514-1515
- Esteve de Garret 1515-1518
- Bernat de Corbera 1518-1521
- Joan Margarit i de Requesens 1521-1524
- Lluís de Cardona i Enríquez 1524-1527
- Francesc de Solsona 1527-1530
- Francesc Oliver de Boteller 1530-1533
- Dionís de Carcassona 1533-1536
- Joan Pasqual 1536-1539
- Jeroni de Requesens i Roís de Liori 1539-1542
- Miquel Puig 1542-1545
- Jaume Caçador 1545-1548
- Miquel d'Oms i de Sentmenat 1548-1551
- Onofre de Copons i de Vilafranca 1551-1552
- Miquel de Ferrer i de Marimon 1552
- Joan de Tormo 1552-1553
- Miquel de Tormo 1553-1554
- Francesc Jeroni Benet Franc 1554-1557
- Pere Àngel Ferrer i Despuig 1557-1559
- Ferran de Lloances i Peres 1559-1560
Miquel d'Oms i de Sentmenat 1560-1563 - Onofre Gomis 1563-1566
- Francesc Giginta 1566-1569
- Benet de Tocco 1569-1572
- Jaume Cerveró 1572-1575
- Pere Oliver de Boteller i de Riquer 1575-1578
Benet de Tocco 1578-1581 - Rafael d'Oms 1581-1584
- Jaume Beuló 1584
Pere Oliver de Boteller i de Riquer 1584-1587 - Martí Joan de Calders 1587
- Francesc Oliver de Boteller 1587-1588
- Jaume Caçador i Claret 1590-1593
- Miquel d'Agullana 1593-1596
Francesc Oliver de Boteller 1596-1598 - Francesc Oliveres 1598-1599
- Jaume Cordelles i Oms 1599-1602
- Bernat de Cardona i de Queralt 1602-1605
- Pere Pau Caçador i d'Aguilar-Dusai 1605-1608
- Onofre d'Alentorn i de Botella 1608-1611
- Francesc de Sentjust i de Castre 1611-1614
- Ramon d'Olmera i d'Alemany 1614-1616
- Miquel d'Aimeric 1616-1617
- Lluís de Tena 1617-1620
- Benet Fontanella 1620-1623
- Pere de Magarola i Fontanet 1623-1626
- Francesc Morillo 1626-1629
- Pere Antoni Serra 1629-1632
- Esteve Salacruz 1632
- García Gil de Manrique y Maldonado 1632-1635
- Miquel d'Alentorn i de Salbà 1635-1638
- Pau Claris i Casademunt 1638-1641
- Josep Soler 1641
- Bernat de Cardona i de Raset 1641-1644
- Gispert d'Amat i Desbosc de Sant Vicenç 1644-1647
- Andreu Pont 1647-1650
- Pau del Rosso 1650-1654
- Francesc Pijoan 1654-1656
- Joan Jeroni Besora 1656-1659
- Pau d'Àger 1659-1662
- Jaume de Copons i de Tamarit 1662-1665
- Josep de Magarola i de Grau 1665-1668
- Joan Pagès i Vallgornera 1668-1671
- Josep de Camporrells i de Sabater 1671-1674
- Esteve Mercadal i Dou 1674-1677
- Alfonso de Sotomayor 1677-1680
- Josep Sastre i Prats 1680-1683
- Baltasar de Muntaner i de Sacosta 1683-1686
- Antoni de Saiol i de Quarteroni 1686-1689
- Benet Ignasi de Salazar 1689-1692
- Antoni de Planella i de Cruïlles 1692-1695
- Rafael de Pinyana i Galvany 1695-1698
- Climent de Solanell i de Foix 1698-1701
- Josep Antoni Valls i Pandutxo 1701
Antoni de Planella i de Cruïlles 1701-1704 - Francesc de Valls i Freixa 1704-1705
- Josep Grau 1706-1707
- Manuel de Copons i d'Esquerrer 1707-1710
- Francesc Antoni de Solanell i de Montellà 1710-1713
- Josep de Vilamala 1713-1714
- Francesc Macià i Llussà (ERC) 1932-1933
- Lluís Companys i Jover (ERC) 1933-1940
- Josep Irla i Bosch (ERC) 1940-1954
- Josep Tarradellas i Joan (ERC) 1954-1980
- Jordi Pujol i Soley (CiU) 1980-2003
- Pasqual Maragall i Mira (PSC) 2003-2006
- José Montilla Aguilera (PSC) 2006
Eksteraj ligiloj
greke http://www.gencat.net Oficiala retejo de la registaro