Thomas A. Goldman: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RBT (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldonis Kategorio:Naskiĝintoj en 1918 kaj ordigŝlosilojn
Neniu resumo de redakto
Linio 12: Linio 12:


[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1918|GOLDMAN, Thomas A.]]
[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1918|GOLDMAN, Thomas A.]]
[[Kategorio:Mortintoj en 2000|G]]

Kiel registrite je 08:18, 2 mar. 2006

Esperanto-kulturo > Esperanto-movado > Grava esperantisto > Usona esperantisto < Thomas A. GOLDMAN


Thomas A. GOLDMAN (naskiĝis 1918 - mortis la 7-an de januaro 2000 en Bethesda, Marilando, Usono) estis usona esperantisto.

Eklerninte Esperanton kiel 14-jarulo, li poste instruis ĝin dum kvardeko da jaroj, unue al kunstudentoj ĉe Universitato Harvard. Li estis multjara prezidanto de la Vaŝingtona klubo kaj li prezidis ankaŭ la usonan landan asocion ELNA (19831984) kaj servis active en la Komitato de UEA(1983–86, 1992–95).

Goldman fondis, plejparte sola verkis kaj tre kompetente redaktis la monatan Ekonomia Bulteno pri Usono (1980–94), kontribue al la ekonomika apliko kaj terminologia evoluo de Esperanto.

Tiel li metis en praktikon sian movadan filozofion: “La venko ne estas unu grandioza evento, sed senfina sinsekvo de malgrandaj venkoj …. procezo, ne okazo”. “Ni ne fantaziu plu pri la fina venko, sed eniru la vojon de senĉesa venkado!” “Ĉiu esperantisto estas ja potenciala aplikisto.”