Funkciteorio: Malsamoj inter versioj

Salti al navigilo Salti al serĉilo
1 850 bitokojn aldonis ,  antaŭ 7 jaroj
 
== Aliaj signoj kaj simboloj ==
; [[aliigo (muziko)|Aliigo]]: aliigoj supren aŭ malsupren estas indikataj per la simboloj < kaj >. Dominanto kun alten aliigita kvinto ekzemple ricevas la simbolon D<sup>5<</sup>, en C-maĵoro: g-b-d♯
 
; Elipsoj: Se atendita akordo ne aperas, oni tamen povas aldone registri ĝin, por noti, kio estis atendota ĉi-loke. La atendita akordo staras je tio en rektaj krampoj (ekz. [T]).
: Kiam akordo aŭ akordprogresio rilatas laŭfunkcie kun alia toniko ol la lasta (ekz. kun la onta je modulado), oni metas la tutan progresion ekde sencoplena punkto ĝis la apero de la nova toniko inter rondajn krampojn.
 
; Interdominantoj: Kiam antaŭ akordo aperas ties (plejofte ne gam-apartena) dominanto, sen ke okazas menciinda modulado (forlaso de la ĉeftonalo), oni nomas ĝin interdominanto. Ĝi ne bezonas rilati al la vera bazotonalo, sed rilatas nur kun la postsekva akordo kaj estas metata por markado inter rondajn krampojn.
 
; [[Ligaturo]]j: estas markataj per strekoj rekte konektiĝaj kun funkcia simbolo kaj daŭras trans pluraj akordoj. Ili indikas, ke la markita funkcio malgraŭ eventuale fremdaj tonoj restas neŝanĝite valida dum la daŭro de la ligatur. Tio estas kutime ekz. je trapasoj. Super ligaturoj ankaŭ povas stari funkciaj simboloj, kiuj tiam rilatas kun tiu funkcio, je kiu komencis la ligaturo.
 
; Duoblofunkcioj: estas indikataj per du funkcisimboloj krucitaj unu kun la alia. Ekzemple ''DD'' simbolas la dominanton de la dominanto ([[duobla dominanto]]), ''SS'' la subdominanton de la subdominanto ([[duobla subdominanto]]).
 
; Trastrekoj: Trastrekoj de la akordsimbolo, kiuj estas uzataj nur je septakordoj, indikas, ke la akordo estas ''mallongigita'', kio signifas, ke al ĝi mankas la bazotono. Per tio je la dominanto ekestas [[diminuita]] akordo, kiun la [[ŝtupoteorio]] interpretas kiel trisono sur la 7-a ŝtupo.
 
==Vidu ankaŭ==
25 926

redaktoj

Navigada menuo