Davido de Mikelanĝelo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun 'thumb|upright|Davido de Mikelanĝelo ĉe [[Accademia di Belle Arti di Firenze en Florenco.]] File:MichelangeloDavid.jpg|thumb|upright|Ko...'
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 22:54, 17 jul. 2013

Davido de Mikelanĝelo ĉe Accademia di Belle Arti di Firenze en Florenco.
Kopio de la statuo stare en la originala loko de la Davido, antaŭ la Palazzo Vecchio en Florenco.

Davido estas ĉefverko de skulptarto de la Renesanco kreita inter 1501 kaj 1504, fare de la itala artisto Mikelanĝelo. Ĝi estas 5.17 m alta[1] marmora statuo de stara nuda juna viro. La statuo reprezentas la biblian heroon Davido, favora temo en la arto de la urbo Florenco.[2] Origine mendita kiel unu ero de serio de statuoj de profetoj situontaj laŭlonge de la tegmenta bordo de la orienta pinto de la Katedralo de Florenco, la statuo estis anstataŭe situata sur publika placo, antaŭ la Palazzo della Signoria, nome sidejo de la urba registaro de Florenco, kie ĝi estis inaŭgurita la 8an de septembro 1504.

Notoj

  1. La alto de tiu Davido estis misregistrita kaj la eraro pluis tra multaj arthistoriaj publikaĵoj. La preciza alto esti determinita nur en 1998-1999 kiam teamo el Stanford Universitato venis al Florenco por klopodi projekton pri digitalaj bildoj per fotado de skulptaĵoj de Mikelanĝelo kaj trovis, ke la skulptaĵo estis pli alta ol tio indikita de la fontoj. Vidu [1] kaj [2]
  2. Vidu ekzemple 2 versiojn de Donatello; bronzan version de Verrocchio; pentraĵon de Domenico Ghirlandaio; kaj bronzaĵon de Bartolomeo Bellano.