Petro De Smedt: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Neniu resumo de redakto |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 38: | Linio 38: | ||
== Eksteraj ligiloj == |
== Eksteraj ligiloj == |
||
* [http://aleph.onb.ac.at/F?func=find-b&request=smedt&find_code=WRD&x=8&y=5 Libroj] de kaj pri |
* [http://aleph.onb.ac.at/F?func=find-b&request=smedt&find_code=WRD&x=8&y=5 Libroj] de kaj pri Petro De Smedt en la [[Esperantomuzeo_kaj_Kolekto_por_Planlingvoj|Kolekto por Planlingvoj kaj Esperanto-Muzeo]] |
||
* [http://www.esperantoland.org/ebea/ Artikoloj] de kaj pri Pierre de Smedt en [[Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj]] (EBEA) (serĉu je "smedt" en "ĉiuj kampoj"). |
* [http://www.esperantoland.org/ebea/ Artikoloj] de kaj pri Pierre de Smedt en [[Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj]] (EBEA) (serĉu je "smedt" en "ĉiuj kampoj"). |
||
* [http://users.telenet.be/vortaro/ Elŝutebla versio] de la Vortaro nederlanda-Esperanto-nederlanda de |
* [http://users.telenet.be/vortaro/ Elŝutebla versio] de la Vortaro nederlanda-Esperanto-nederlanda de Petro De Smedt |
||
* [http://www.ipernity.com/home/petro_desmet/?lg=eo Blogo de |
* [http://www.ipernity.com/home/petro_desmet/?lg=eo Blogo de Petro De Smedt] en ipernity kun lia foto. |
||
⚫ | |||
⚫ | |||
[[Kategorio:Belgaj muzikistoj]] |
[[Kategorio:Belgaj muzikistoj]] |
||
[[Kategorio:Belgaj lingvistoj]] |
[[Kategorio:Belgaj lingvistoj]] |
Kiel registrite je 18:31, 5 maj. 2016
Petro De Smedt | ||
---|---|---|
Naskiĝo | 4-an de majo 1934 en Dendermonde | |
Nacieco | flandro | |
Sukcesis kiel | vortaristo | |
Artista nomo | Petro Desmet' | |
Pierre DE SMEDT, esperantigite de li mem al Petro DE SMEDT aŭ Petro DESMET' (naskiĝis la 4-an de majo 1934 en Sint-Gillis, nun distrikto de Dendermonde) estas belga (flandra) lingvisto, muzikisto kaj Esperanto-vortaristo.
Profesia vivo
De Smedt kiel junulo akiris la diplomon de bakalaŭro en la sciencoj kaj matematiko kaj poste instruis dum kelkaj jaroj. Ekde 1965 ĝis 1985 li laboris kiel direktoro pri poroficeja kapabligo en komputilfirmao en Bruselo. Ĉar li tre interesiĝas pri muziko, kaj precipe pri kariljonoj, li enskribis sin en la fama kariljon-lernejo de Meĥleno, sukcesis, kaj poste iĝis kariljonisto de la urboj Aalst kaj Dendermonde ĝis 1999. Intertempe li studis orientan filologion en la universitato de Gento kaj ĝeneralan filologion kaj komputilan lingvistikon en la universitato de Antverpeno kaj en tiuj ĉi fakoj magistriĝis.
Esperanta agado kaj verkoj
De Smedt laboras kiel volontulo en la eldoneja fako de Flandra Esperanto-Ligo en Antverpeno.
En 2004 aperis lia vortaro Nederlands-Esperanto-Nederlands (dudirekta nederlanda-esperanta) riĉa je esprimtradukoj, la ĝis nun plej detala tiuspeca Esperanto-vortaro de la nederlanda. ISBN 90-77066-12-8.
En 2005 sekvis "Zakwoordenboekje" (poŝvortareto), Esperanto - Nederlands, Nederlands - Esperanto (Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo 2005, 123 p. ISBN 90-77066-16-0).
Samjare kaj sameldoneje aperis lia nederlanda traduko de la Fundamento de Esperanto (Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo 2005, 135 p. ISBN 90-77066-19-5).
Lia "Bibliografio pri la Tradukaĵoj el la Nederlanda Literaturo" kun enkonduko de William Auld (Dendermonde 1972, 239 p.) ĝis hodiaŭ estas la baza kaj gvida referenc-verko pri la temo kaj pritraktita periodo.
Li estas kunaŭtoro (kune kun Jozefo Horvath) de la 800-paĝa Bildvortaro en Esperanto (Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo 2012, 800 p. ISBN 978-9077066-48-5).
De Smedt verkis plurajn artikolojn [1] pri bibliografiaj, terminologiaj kaj vortaraj temoj, ekzemple en Heroldo de Esperanto kaj en la nederlanda kaj germana naciaj Esperanto-periodaĵoj. Li estas regula kunlaboranto de la magazino Monato.
Referencoj
- ↑ ekzemple 1977 : La tradukita nederlanda literaturo (en : Esperanto Vandaag)
Eksteraj ligiloj
- Libroj de kaj pri Petro De Smedt en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperanto-Muzeo
- Artikoloj de kaj pri Pierre de Smedt en Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj (EBEA) (serĉu je "smedt" en "ĉiuj kampoj").
- Elŝutebla versio de la Vortaro nederlanda-Esperanto-nederlanda de Petro De Smedt
- Blogo de Petro De Smedt en ipernity kun lia foto.