Bibliografio pri la Tradukaĵoj el la Nederlanda Literaturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Bibliografio pri la Tradukaĵoj el la Nederlanda Literaturo
Bibliografio pri la Tradukaĵoj el la Nederlanda Literaturo
Bibliografio pri la Tradukaĵoj el la Nederlanda Literaturo
Aŭtoro Petro De Smedt
Eldonjaro 1972
Urbo Dendermonde
Paĝoj 240
vdr

Bibliografio pri la Tradukaĵoj el la Nederlanda Literaturo [1] (periodo 1902-1972) estas bibliografio kompilita de Petro De Smedt. Tiu ĉi eldonis ĝin en 1972 en Dendermonde. Ĝi rilatas al la Esperanten tradukita literaturo el Flandrujo kaj Nederlando.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Jen denove bibliografio pri la Esperanta traduk-literaturo de unuopa lingva regiono, ĉifoje la nederlanda, inkluzive de la flandra (Belgujo). Ĝi sekvas similajn bibliografiojn por Danio, Japanujo, Jugoslavio, Norvegujo.
La amplekso de la bibliografiita materialo impresas. Ĝi inkluzivas 1 169 verkaĵojn de 327 nederlandlingvaj aŭtoroj, kaj enestas indekso de 239 tradukintoj. Krom libraj eldonaĵoj estas prilaboritaj kaj indeksitaj 42 gazetoj kaj 17 kompilitaj verkoj (antologioj k.s.), al kiuj aldoniĝas 107 verkaĵoj, kiuj troviĝas en manuskripta formo. Fine estas indekso laŭ la titoloj de la verkaĵoj.
La Bibliografio apartiĝas per tio, ke ĝi estas kompilita kaj kompostita helpe de komputilo. Tio faciligis la plurmanieran aranĝon de registrita materialo.
Tiu ĉi kompilaĵo estas vere serioza kaj laŭimprese fidinda kontribuaĵo al nia bibliografia kaj esperantologia literaturo. Ĝin nepre devas akiri ĉiuj Esperanto-bibliotekoj iome ampleksaj kaj ĉiuj sciencaj studantoj de nia literaturo! Ĉar la eldonnombro indikita estas nur 200, interesitoj ne estu prokrastemaj! 
— aprilo 1973, Paul Neergaard, Esperanto, 808 (4), paĝo 72

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]