Siksta Kapelo: Malsamoj inter versioj

Salti al navigilo Salti al serĉilo
8 bitokojn aldonis ,  antaŭ 4 jaroj
sen resumo de redaktoj
La '''Siksta Kapelo''' (en itala ''Cappella Sistina'') estas la plej konata [[kapelo]] en la [[Apostola palaco]], la oficiala sidejo de la [[Papo]] en [[Vatikanurbo]]. Ĝi famas pro sis arkitekturo, rememoranta de tiu de la [[Templo de Salomono]] laŭ la [[Malnova testamento]], kaj ties dekorado kiu konsistas el [[fresko]]j el la plej grandaj artistoj de la [[Renesanco]] kiel [[Mikelanĝelo]], [[Rafaelo]], [[Bernini]], kaj [[Sandro Botticelli]]. Sub la patronado de la papo [[Julio la 2-a]], Mikelanĝelo pentris 12000 m² de la [[Plafono de la Siksta Kapelo|kapela plafono]] inter 1508 kaj 1512. Li indignis pri la komisio ĉar kredis ke sia laboro nur servus la bezonon de la Papo por grandiozeco. Tamen nuntempe la plafono kaj ĉefe ''[[La Lasta Juĝo (Mikelanĝelo)|La Lasta Juĝo]]'', estas amplekse konsiderata kiel la ĉefa atingo de Mikelanĝelo en pentrarto.
 
La kapelo ricevas sian nomon el la Papo [[Siksto la 4-a]], kiu restaŭris la malnovan ''Cappella Magna'' (Granda Kapelo) inter 1477 kaj 1480. Dum tiu periodo teamo de pentristoj inter kiuj [[Pietro Perugino]], [[Sandro Botticelli]] kaj [[Domenico Ghirlandaio]] kreis serion de freskaj pentraĵoj priskribantaj la vivon de [[Moseo]] kaj la vivo de [[Kristo]], komplementata de papaj portretoj kaj de efektoj [[trompe l’oeil]]. Tiuj pentraĵoj estis kompletataj en 1482, kaj la [[15an de aŭgusto]] [[1483]],<ref>{{cite journal|last=Monfasani|first=John|year=1983|title=A Description of the Sistine Chapel under Pope Sixtus IV|journal=Artibus et Historiae|volume=4|issue=7|pages=9–18|issn=0391-9064|url=http://www.artibusethistoriae.org/?menu=art&gdzie=artibusChapterResult&id=68|doi=10.2307/1483178|publisher=IRSA s.c. }}</ref> Siksto la 4-a konsekris la unuan diservon honore de of [[Ĉieliro de Maria|Nia sinjorino de la Ĉieliro]].
 
El la tempo de Siksto la 4-a, la kapelo servis kiel ejo de kaj religiaj kaj oficialaj ceremonioj de la papa aktiveco. Nuntempe ĝi estas ankoraŭ la sidejo de la [[Papa konklavo]], la proceso per kiu oni elektas novan papon.
25 926

redaktoj

Navigada menuo