Militkaptito: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
meto de ĉapitro "eksteraj ligiloj" kaj forpreno de la angla mallongigo laŭ diskuta noto |
Kategorio "armea terminologio" elegantus, sed ne ekzistas - pli bone meti la ekzistantan kategorion "milito" (eblus ankaŭ la subkategorio "milita terminologio") |
||
Linio 15: | Linio 15: | ||
[[Kategorio:Internacia juro]] |
[[Kategorio:Internacia juro]] |
||
[[Kategorio: |
[[Kategorio:Milito]] |
Kiel registrite je 10:01, 17 maj. 2017
Militkaptito estas persono, kiu venis en potencon de malamiko en la paso de armita konflikto aŭ senpere post ĝi.
Internaciaj konvencoj reguligantaj traktadoj kun kaptitoj (nuntempe ĉefe la 3-a ĝeneva konvencio el la 12-a de aŭgusto 1949) krom alia destinas, ke militkaptitoj ne devas esti torturataj nek murdataj, kaj specifikas informojn, kiujn la kaptito estas devigita sciigi al malliberigantoj: nomo, dato de naskiĝo, rango kaj deĵornumero.
Kiel militkaptitoj oni konsideras personojn de tiuj ĉi kategorioj:
- anoj de regulaj armitaj fortoj inkluzive de almembrigitaj milicoj;
- personoj, kiuj ne estas armeaj personoj, sed ili estas agadaj por armitaj fortoj;
- loĝantaro de atakita regiono, kiu ekvidinte proksimiĝantan malamikon ekprenis armilon (levée en masse).
Ankaŭ ĉiujn ceterajn personojn, kiuj faris militagadojn, estas necese okaze de duboj konsideri kiel militkaptitojn, ĝis kiam apartenanta juĝo ne decidis pri ilia statuto. La militkaptitoj subiĝas al la potenco de ŝtato, kiu militkaptis ilin, ne al personoj aŭ armeaj taĉmentoj, kiuj militkaptis ilin.