Jean Rostand: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Dominik (diskuto | kontribuoj) e AliaSignifo |
e Bot: transigo de datumoj de Ŝablono:Vivtempo al Vikidatumoj |
||
Linio 57: | Linio 57: | ||
{{ |
{{Vivtempo|Rostand, Jean}} |
||
[[Kategorio:Membroj de la Franca Akademio]] |
[[Kategorio:Membroj de la Franca Akademio]] |
||
[[Kategorio:Francaj biologoj]] |
[[Kategorio:Francaj biologoj]] |
Kiel registrite je 23:45, 25 sep. 2018
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Jean Rostand (Tramtransporto en Parizo). |
Jean ROSTAND, nask. en Parizo je la 30-a de oktobro 1894, filo de la teatraĵisto Edmond Rostand kaj de la poetino Rosemonde Gerard, mort. en Ville-d'Avray ja la 4-a de decembro 1977 en profunde malespera kaj malvigla stato, estis franca verkisto kaj biologo.
Naskita en riĉa burĝa medio (kiun li poste akre kaj lertironie kritikos en siaj junec-verkoj), li pasigas sian infanaĝon en la kampara medio de Cambo-les-Bains (Eŭskio) kaj malkovras dekjaraĝe la verkon de Jean-Henri Fabre, kio decidas pri lia alvokiĝo. Li iĝas memstara esploristo (en la jaroj 1960 li estis eble la plejlasta sciencisto laboranta ne kadre de universitataj skipoj aŭ esplor-instituto sed sola en la propra domo), studas Genetikon, kaj verkas librojn.
Junecaj libroj
Li diris pri sia intelekta historio: "Mi dirus, ke mi estis unue instigita de la kritikema observado al socia medio, poste de socio mi iris al mi-mem, poste de mi-mem al scienco; fine de scienco mi revenis al homo." Ja kritikema observanto al socia medio: "Kvankam ananta je klaso de privilegiuloj, rezulte de kulposento mi ĉiam emis pravigi la malsuperulon kaj min meti je ties flanko": tial li verkas sinsekve La reveno de la malriĉuloj (1919), Dum ni ankoraŭ suferas (1921) librojn denuncantajn la militon kaj la sanktecon de vivo, La leĝo de la riĉuloj (1920) (feroce la 26-jara aŭtoro analizas la kruelecon de la posedantoj kaj "alvenintuloj"), Juliano aŭ konscienco (1928), La Familipatriotoj kaj aliaj eseoj pri burĝa mistiko (1925). Entute liaj junecverkoj estos dek, publikigitaj inter 1919 kaj 1931. Tiuj libroj konsistigas drastan satiron (kaj ĝuege fajnan kaj efikan Voltaire-ecan stil-ekzercon) atakantan la malvirtojn, la ridindaĵojn, la maljustojn. Miksiĝis kun la serioza mordkritika tono la ironiaj kaj akrevidaj aludoj, la ruiniganta ridindigo, farso kaj bufonaĵo. Jean Rostand kondutas samtempe prokuroro kiu estas ankaŭ sagaca, klarvida kaj cinika observanto. La burĝa egoismo kaj ĉiu maljusteco naŭzas lin. Pliploste li ĉiam emos kompreni la homojn, partopreni je la doloroj homaj.
Postaj verkoj
Post Hiroŝimo li draste kaj decidiĝeme militis kontraŭ atombombon, kaj fariĝis honorprezidanto de la movado kontraŭ atomarmiloj.
li timis ekeston de socio tro racia, tro prudenta, kiu emus taksi la "kvoto da protektado kaj sanzorgoj" indaj je ĉiu unuopulo, kaj akceptus eŭtanazion.
La tuta verko de Jean ROSTAND mergiĝas en strebo al vero, nur la vero, kiom ajn malagrabla ĝi povas esti (ekzemple, intervjuita pri morto, li respondis, ke kiel sciencixto li rigardas ĝin normala, sed kiel homo li sentas ĝin plu kiel neeltenebla skandalo).
citaĵo el li:
|
Sciencisto, pensisto kaj ateisto, Jean ROSTAND estas inter la noblaj spiritoj de la 20-a jarcento. Li havis tempon koni la ekantan ekologian movadon kaj la juneco-ribeloj de la jaroj 70-aj, pri kiuj li sentis grandan simpation.
Jean Rostand kaj Esperanto
Tradukita esperanten:
- La nuna stato de l'evoluismo, (trad.) SAT, 1953
- Tio, kion mi kredas tradukita de Pierre BERLOT, eld. UFE, 1962
en la enkonduko de tiu traduko li skribis:
|
|
|
|
|
Listo de verkoj
- Les familiotes et autres essais (1925) La familipatriotoj kaj aliaj eseoj prisociaj
- La loi des riches (1920) Leĝo de la riĉuloj
- La vie des crapauds (1933) vivo de la bufoj
- La vie des libellules (1935) vivo de la libeloj
- Pensées d'un biologiste (1939) pensoj de biologo
- L'aventure humaine (1947) la homa aventuro
- Ce que je crois (1953) Tio, kion mi kredas
Eksteraj ligiloj
|