Jim Webb: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
e Bot: transigo de datumoj de Ŝablono:Vivtempo al Vikidatumoj |
LiMrBot (diskuto | kontribuoj) e +Bibliotekoj per AWB |
||
Linio 9: | Linio 9: | ||
{{Bibliotekoj}} |
|||
{{Vivtempo|Webb, Jim}} |
{{Vivtempo|Webb, Jim}} |
||
Kiel registrite je 21:58, 6 mar. 2019
James Henry Webb, Jr., neformale Jim Webb (n. la 9-an de februaro 1946), estas usona politikisto kaj verkisto. Li servis kiel membro de la usona Senato el Virginio (2007-2013), kaj je la 2-a de junio 2015 li anoncis sian kandidatiĝon por la demokrata nomumo por Prezidento de Usono en la balotado de 2016. [1] Li ĉesis kampanji en la antaŭbalotado je la 20-a de oktobro 2015, dirante ke li malkomfortiĝas pri multaj el la politikaj starpunktoj de la partio.[2] Li nun pripensas la eblecon[3] kampanji kiel senpartia prezidenta kandidato.[4]
Pli frue en sia vivo, Webb estis oficiro en la Marista Infanterio dum la Vjetnama Milito, poste Asista Ministro pri Defendo por Rezervistaj Aferoj (1984-1987) kaj Ministro de la Mararmeo (1987-1988) dum la prezidentado de Ronald Reagan.
Li verkis plurajn romanojn kaj plurajn aliajn librojn, krom ĵurnalismajn kaj kinofilmajn verkojn diversajn. Li parolas la vjetnaman lingvon.
Fonto
- ↑ Bazita sur informoj en la anglalingva Vikipedio
- ↑ Jim Webb drops out of Democratic presidential primary - CNNPolitics.com. Alirita 2015-10-21. angle
- ↑ Jim Webb "America needs an independent presidential candidate" Washington Post, November 1, 2015 https://www.washingtonpost.com/opinions/thinking-outside-the-two-party-box/2015/10/30/a8827dda-7dae-11e5-beba-927fd8634498_story.html angle
- ↑ FEC Form 2, Statement of Candidacy. Alirita 2015-10-30. angle