Saltu al enhavo

Areo de Lednice-Valtice: Malsamoj inter versioj

sen resumo de redaktoj
[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Neniu resumo de redakto
Ĝi apartenas al la plej belaj teritorioj en la centra Eŭropo. Ĝi troviĝas proksime de la urbo Břeclav kaj nomiĝas Areo de Lednice - Valtice. Ties valoro konsistas en harmonia kunesto de libera naturo kun multaj [[fiŝlago]]j, kultivita pejzaĝo, parkoj kaj interesaj arkitekturaĵoj. Inter ili precipe elstaras kasteloj en du proksimaj urbetoj - [[Lednice]] kaj [[Valtice]].
 
Fondintoj kaj posedintoj de ĉiuj tiujĉi belaĵoj estis gentofamilio [[Liechtenstein]], sed de la jaro [[1945]] la tuta havaĵaro apartenas al la ŝtato. Ĝis la jaro [[1920]] trairis la landlimo de Malsupra [[Aŭstrio]] kaj Moravio inter ambaŭ urbetoj, do nur de tiu jaro ankaŭ Valtice apartenas al [[Ĉeĥio]].
 
Por la eksterordinara multflanka signifo jenan vastan areon ŝirmas de la jaro [[1996]] UNESCO, enskribinte ĝin en la tutmondan liston de kultura heredaĵo de la homaro.