Konscio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 12: Linio 12:
gravaj kaj daŭraj demandoj ligitaj al la studo de la konscio estas jenaj: kiom da konscio estiĝas en nehomaj bestoj? kiam, je kiu etapo dum la evoluo de la feto ekas la konscio? Ĉu maŝinoj povas atingi konscion? Tiuj temoj enhavas grandegan intereson por tiuj kiuj interesiĝas pri la morala traktado al vivuloj.

== Konscio kaj Lingvo ==
== Konscio kaj lingvo ==
Ĉar homoj esprimas la statojn de sia konscio per kaj helpe de lingvo, tentas paraleli inter lingvokapabloj kaj konscio. Tamen ekzistas homoj sen aŭ nekapablaj al lingvo (beboj, sovaĝinfanoj, aŭ cerbhandikapuloj) kiuj oni konsideras kiel posedantoj de konscio kvankam ili ne kapablas sinesprimi lingve. Multaj inteligentaj estaĵoj uzadas malsimplajn komuniksistemojn, kiuj ankoraŭ estas ne sufice klare komprenataj de psikologaj sciencistoj kiel montras scienca enketo pri la cerbo de nehomaj primatoj, kaj ĉefe inter ili la Makakprimatoj. De la komplekso de komunikado oni povas konkludi pri tiom kiom estas kompleksa la komunikata mesaĝo, sed ne necese pri la grado de konscio pri la mesaĝo ĉe la komunikankoj, tiuj estas kaj la transdonanto kaj la receptanto.

==Memkonscio==
[[Memkonscio]] estas la kapacito por introspekto kaj la kapablo rekoni sin kiel individua aparta de la medio kaj aliaj individuoj. Ĝi estas malsama al konscio en la signifo de subjektiveco. Dum konscio estas konscia pri onies medio kaj korpo kaj vivstilo, memkonscio estas la rekono de tiu konscio.

==Bildaro==
<gallery>
<gallery>
Dosiero:John Searle 2002.jpg|[[John Searle]], [[filozofo]]<!-- thumb|left|180px|_John_ _Searle_ _hält_ _Intentionalität_ _für_ _nicht_ _erklärbar_ -->

Kiel registrite je 21:56, 6 jan. 2020

Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun konscienco.

Konscio estas la kapablo fari spertojn kaj akiri kaj interrilatigi sciojn. En pli strikta senco, foje nomata mem-konscio, ĝi inkluzivas la kapablon ekkoni la propran ekziston, kompreni sin kiel individuon kaj distingi sin de la cetera mondo.

Ĝenerale oni opinias, ke la iom kompleksaj bestoj (granda parto de la vertebruloj) havas konscion. Multaj rezervas la memkonscion al la homo, kvankam eksperimentoj montras, ke almenaŭ kelkaj aliaj primatoj havas specon de memkonscio.

Ĝenerale akceptata ekzakta difino de la termino, kiu ebligus ĝian traktadon ekzemple en la kampo de artefarita inteligenteco, ĝis nun ne ekzistas. Tamen la koncepto akiris certan signifon en la kvantuma fiziko, kiu en sia "interpreto de Göttingen" atribuas al la "konscia observado" efikon al okazaĵoj

Konscio estas unu el la ecoj de la menso, kaj ĝenerale oni atribuas al ĝi trajtojn kiel subjektiveco, memkono, perceptokapablo kaj kompreno, kaj la kabaplo recepti la rilaton inter persona identeco kaj la media ĉirkaŭĵo.

Estas malfacilege difini aŭ montrigi la konscion. Multaj kulturoj kaj religioj pretendas ke la konscio estas en la animo, aparte de la korpo. Tamen multaj sciencistoj opinias ke la konscio estas forte ligita al la neŭrona funkcio de la cerbo.

gravaj kaj daŭraj demandoj ligitaj al la studo de la konscio estas jenaj: kiom da konscio estiĝas en nehomaj bestoj? kiam, je kiu etapo dum la evoluo de la feto ekas la konscio? Ĉu maŝinoj povas atingi konscion? Tiuj temoj enhavas grandegan intereson por tiuj kiuj interesiĝas pri la morala traktado al vivuloj.

Konscio kaj lingvo

Ĉar homoj esprimas la statojn de sia konscio per kaj helpe de lingvo, tentas paraleli inter lingvokapabloj kaj konscio. Tamen ekzistas homoj sen aŭ nekapablaj al lingvo (beboj, sovaĝinfanoj, aŭ cerbhandikapuloj) kiuj oni konsideras kiel posedantoj de konscio kvankam ili ne kapablas sinesprimi lingve. Multaj inteligentaj estaĵoj uzadas malsimplajn komuniksistemojn, kiuj ankoraŭ estas ne sufice klare komprenataj de psikologaj sciencistoj kiel montras scienca enketo pri la cerbo de nehomaj primatoj, kaj ĉefe inter ili la Makakprimatoj. De la komplekso de komunikado oni povas konkludi pri tiom kiom estas kompleksa la komunikata mesaĝo, sed ne necese pri la grado de konscio pri la mesaĝo ĉe la komunikankoj, tiuj estas kaj la transdonanto kaj la receptanto.

Memkonscio

Memkonscio estas la kapacito por introspekto kaj la kapablo rekoni sin kiel individua aparta de la medio kaj aliaj individuoj. Ĝi estas malsama al konscio en la signifo de subjektiveco. Dum konscio estas konscia pri onies medio kaj korpo kaj vivstilo, memkonscio estas la rekono de tiu konscio.

Bildaro

Vidu ankaŭ