Artefarita intelekto
Artefarita intelekto[1] (AI) estas kampo de informadiko. Simple dirite, AI temas pri la konceptado kaj programado de maŝino elmontri homajn kapablojn havantaj ecojn de intelekto kiel rezonado, lernado, planado kaj kreivo kaj pri iliaj kondutoj kaj strukturoj.
Estas filozofia disputo, ĉu el la konduto de tiaj maŝinoj oni rajtas konkludi, ĉu kaj kiugrade aliaj intelektohavaj estaĵoj baziĝas sur similaj strukturoj. Alan Turing proponis tiuteme sian faman teston, kiu detektas intelekton nur laŭ la konduto (en konversacio aŭ intervjuo).
La artefaritan intelekton oni fojfoje nomas maŝinintelekto, t.e. intelekto montrata de maŝinoj, kontraste al la natura intelekto de homoj kaj aliaj animaloj. En komputiko esploroj de AI estas difinitaj kiel la studo de "intelektaj agantoj": t.e. ajna aparato, kiu perceptas sian medion kaj entreprenas agojn, kiuj pliigas ĝian ŝancon sukcese atingi siajn celojn.[2] Populare, la termino "artefarita intelekto" estas aplikata kiam maŝino imitas "kognajn" funkciojn kiujn homoj asocias kun aliaj homaj mensoj, kiel "lernado" kaj "problemosolvado".[3]
Artefarita intelekto estis fondita kiel scienca fako en 1956, kaj ekde tiam ĝi trapasis kelkajn tajdojn de optimismo,[4][5] sekvite de seniluziiĝo kaj la perdo de financado (konata kiel "AI vintro"),[6][7] sekvite de novaj alproksimiĝoj, sukcesoj kaj plinovigita financado.[8] Dum plej el sia historio, la esplorado de AI estis dividita en subfakojn kiuj ofte komunikas unu kun alia.[9] Tiuj subfakoj estas bazitaj sur teknikaj konsideroj, kiel partikularaj celoj (ekz. "robotiko" aŭ "maŝinlernado"),[10] la uzado de partikularaj iloj ("logikaj" aŭ artefaritaj neŭralaj retoj), aŭ profundaj filozofiaj diferencoj.[11][12][13] Subfakoj estis bazitaj sur sociaj faktoroj (partikulare institucioj aŭ la verko de partikularaj esploristoj).[14]
Historio[redakti | redakti fonton]

Dartmouth konferenco[redakti | redakti fonton]
En Julio 1956 okazis konferenco en la Dartmouth College, kiu estis organizita de John McCarthy, Marvin Minsky, Nathan Rochester kaj Claude Shannon. Estis McCarthy kiu fiksis la nocion "artefarita inteligenteco", AI.
Hipotezo de fizika simbola sistemo[redakti | redakti fonton]
Baze sur la studoj de Alan Turing, inter aliaj per la artikolo komputila maŝinaro kaj inteligenteco (angle Computing machinery and intelligence) Allen Newell (1927–1992) kaj Herbert Simon (1916–2001) de la Carnegie Mellon Universitato en Pittsburgh formulis la hipotezon de fizika simbola sistemo. Laŭ tio la pensado estas prilaborado de informoj. La prilaborado de informoj estas proceso de kalkulado, do prilaborado de simboloj. Ne gravas baze la cerbo je la pensado: inteligenteco estas menso instalita per iu ajn formigebla speco de materialo.
Forta AI[redakti | redakti fonton]

Tiu opinio, ke intelekto estas sendependa de la portanta substanco, estas subtenata de anoj de la tezo de forta AI, kiel ekzemple Marvin Minsky (naskiĝinta en 1927), de la Massachusetts Institute of Technology (MIT), unu de la pioniroj de la AI, por kiu "la celo de AI estas la venko kontraŭ la morto". Hans Moravec (naskiĝinta en 1948), specialisto pri robotoj, de la Carnegie Mellon Universitato priskribas en sia libro infanoj de la menso (angle Mind Children) la scenejon de la evoluo de la postbiologia vivo: roboto transigas la sciaron stokitan en homa cerbo al komputilo, tiel ke la biologia materio de la cerbo fariĝas superflua kaj posthoma epoko povas komenci, dum kiu la stokita sciaro povas resti atingebla senfine daŭre.
Esperoj kaj kredoj[redakti | redakti fonton]
Speciale la komenca fazo de la AI estis regata de preskaŭ senlima espero kaj kredo rilate la povo de komputiloj, "solvi taskojn, por kies solvo estas bezonata inteligenteco, se ili estas realigitaj de homoj" (Minsky). Simon prognozis en 1957 interalie, ke ene de la sekvantaj dek jaroj komputilo fariĝos monda ĉampiono de ŝako kaj ke komputilo eltrovos kaj pruvos gravan matematikan leĝon. Tiuj prognozoj ne veriĝis.
Fakte nur en 1997 la komputilo Deep Blue de la firmao IBM sukcesis venki kontraŭ la mondĉampiono Garri Kasparov.
Ĝenerala solvilo de problemoj[redakti | redakti fonton]
Newell kaj Simon evoluigis dum la 1960-aj jaroj la Ĝeneralan solvilon de problemoj, nome programon, kiu devus solvi iujn problemojn per simplaj metodoj. Post dek jaroj de evoluado tiu projekto fine estis haltigita.
Predikata logiko[redakti | redakti fonton]
McCarthy proponis en 1958 uzi predikatan logikon por efektivigi aŭtomatan rezonadon de artefarita intelekto.
Eliza[redakti | redakti fonton]
Fine de la 1960-aj jaroj Joseph Weizenbaum (1923–2008) de la MIT evoluigis la programon Eliza, ĉe kiu la dialogo de psikiatro kun paciento estas ŝajnigita. La efiko de tiu programo estis impresega. Weizenbaum mem estis surprizita, ke, per relative simpla maniero, oni povas doni la iluzion de animhavanta partnero al homoj. Weizmann formulis: "Se oni miskomprenas la programon, tiam oni povas juĝi ĝin kiel sensacio"[15].
Uzoj[redakti | redakti fonton]
AI estas uzebla por ĉiu ago, kiu de homa plenumanto postulas pensadon aŭ inteligenton. Ju pli da tempo pasas, des pli da uzoj de AI estas trovitaj kaj grandskale uzataj. Sur kelkaj kampoj AI atingis sukcesojn, ekzemple ĉe strategiaj ludoj (ŝako, damo-ludo, go-ludo ktp.)[16][17], ĉe prilaborado de matematikaj simboloj, ĉe la simulado de robotoj, ĉe pruvado de logikaj kaj matematikaj formuloj, ĉe senŝoforaj veturiloj, ĉe detektado de malsanoj el bildoj kaj genoj, ĉe bilda rekonado, ĉe detektado de spamo, ĉe plialtigo de trafiko en sociaj retoj, ĉe retaj serĉiloj kiel Google kaj Yandex, ĉe aŭtomataj tradukiloj kiel DeepL, kaj ĉe trejnado ekzemple milita.[18]
Spertaj sistemoj[redakti | redakti fonton]
En sperta sistemo estas reprezentata formala regul-bazita aŭ model-bazita sciaro de speciala fako. La sistemo ebligas sekve, ke je konkretaj demandoj, reguloj estu aŭtomate aplikataj ankaŭ je tiaj kombinoj, kiuj antaŭe ne nepre estis detale kaptitaj de la homaj spertuloj.
Bildarta kapablo de artefarita intelekto[redakti | redakti fonton]

Bildarton kapablas krei diversaj programoj de artefarita intelekto. En 2023 temas ĉefe pri laŭtekstaj bildokreaj modeloj. Oni distingu tian arton de cifereca arto;[19] ambaŭ uzas ciferecan teknologion, sed temas pri artefarita intelekto nur se la bildon kreas generaj algoritmoj kaj profundlernaj teknikoj aŭtonome, sen rekta interveno de homa artisto.[19][20]
Multaj mekanismoj por krei bildojn per artefarita intelekto estas evoluigitaj, interalie procedoj kiuj uzas matematikajn regulojn, algoritmoj kiuj imitas la efikon de pentriloj, kaj profundlernaj algoritmoj, ekzemple generaj kontraŭkonkuraj retoj (GKR-oj) kaj transformiloj.
Riskoj[redakti | redakti fonton]
AI permesas aŭtomatigon de pli kaj pli kompleksaj taskoj. Tiu aŭtomatigado anstataŭas parton de la homa laboro, kaj povas konduki al maldungeco, ekzemple en asekurkompanioj.[21]. Tio okazas ĉar robotoj ne bezonas salajron, kaj povas fari simplan laboron multe pli bonkvalite kaj precize ol homoj.
La potenco de AI ankaŭ prezentas alian riskon: ke ĝi estos uzata maletike, ekzemple por konstrui aŭtomatajn armilojn, kiuj povas decidi mortigi sen peti al homo antaŭan decidon. Pro tio, homoj deziras juron, por ke AI ne estu uzata en fakoj kie ĝi povus senrege minaci homajn vivojn.[22]
Realigo[redakti | redakti fonton]
AI realiĝas per la programlingvoj kiel per LISP, Python, C++, Java, kaj Prolog.
En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]
- Frank van Hertrooij, Artefarita Intelekto de la Komenco ĉe la blogo Scivolemo, 20-a de februaro 2019
Bildaro[redakti | redakti fonton]
Inteligenta humanoida roboto de Honda
Literaturo[redakti | redakti fonton]
- Hutter, Marcus (2005). Universal Artificial Intelligence. Berlin: Springer. ISBN 978-3-540-22139-5.
- Jackson, Philip (1985). Introduction to Artificial Intelligence (2nd ed.). Dover. ISBN 0-486-24864-X.
- Luger, George; Stubblefield, William (2004). Artificial Intelligence: Structures and Strategies for Complex Problem Solving (5th ed.). Benjamin/Cummings. ISBN 0-8053-4780-1.
- Andreas Kaplan; Michael Haenlein (2018) Siri, Siri in my Hand, who's the Fairest in the Land? On the Interpretations, Illustrations and Implications of Artificial Intelligence, Business Horizons, 62(1)
- Neapolitan, Richard; Jiang, Xia (2018). Artificial Intelligence: With an Introduction to Machine Learning. Chapman & Hall/CRC. ISBN 978-1-13850-238-3.
- Nilsson, Nils (1998). Artificial Intelligence: A New Synthesis. Morgan Kaufmann. ISBN 978-1-55860-467-4.
- Russell, Stuart J.; Norvig, Peter (2003), Artificial Intelligence: A Modern Approach (2nd ed.), Upper Saddle River, New Jersey: Prentice Hall, ISBN 0-13-790395-2.
- Russell, Stuart J.; Norvig, Peter (2009). Artificial Intelligence: A Modern Approach (3rd ed.). Upper Saddle River, New Jersey: Prentice Hall. ISBN 0-13-604259-7..
- Poole, David; Mackworth, Alan; Goebel, Randy (1998). Computational Intelligence: A Logical Approach. New York: Oxford University Press. ISBN 0-19-510270-3.
- Winston, Patrick Henry (1984). Artificial Intelligence. Reading, MA: Addison-Wesley. ISBN 0-201-08259-4.
- Rich, Elaine (1983). Artificial Intelligence. McGraw-Hill. ISBN 0-07-052261-8.
- Bundy, Alan (1980). Artificial Intelligence: An Introductory Course (2nd ed.). Edinburgh University Press. ISBN 0-85224-410-X.
- Poole, David; Mackworth, Alan (2017). Artificial Intelligence: Foundations of Computational Agents (2nd ed.). Cambridge University Press. ISBN 9781107195394.
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
- Babilroboto (i.a. ChatGPT)
- Open AI
- Amy Webb
- Funkciismo
- Optika signorekono
- Komputila lingvistiko
- Ludoteorio
- Kibernetiko
- Robotiko
- Artefarita neŭra reto
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- angle Novaĵoj pri Artefarita Intelekto Arkivigite je 2006-03-30 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Retejo de la premio Loebner Arkivigite je 2010-12-30 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Usona Asocio por Artefarita Intelekto
- angle Eŭropa Kunordiga Komitato por Artefarita Intelekto
- angle Kiel uzi AI en krea procezo? por tekstoj, subtekstigo de filmetoj, librokovriloj, voĉrekreado
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ NPIV, «artefarita intelekto».
- ↑ Difino de AI kiel la studo de intelektohavaj agentoj:
- Poole, Mackworth & Goebel 1998, p. 1, kiuj havigas la version kiu estas uzata en tiu artikolo. Notu ke ili uzas la terminon "komputila intelekto" kiel sinonimon por artefarita intelekto.
- Russell & Norvig (2003) (kiu preferas la terminon "racia agento") kaj skribas "La tut-agenta vidpunkto estas nuntempe amplekse akceptita en la fako" (Russell & Norvig 2003, p. 55).
- Nilsson 1998
- Legg & Hutter 2007.
- ↑ Russell & Norvig 2009, p. 2.
- ↑ Optimismo de la dekomeca AI:
- Citaĵo de Herbert Simon: Simon 1965, p. 96, citita en Crevier 1993, p. 109.
- Citaĵo de Marvin Minsky: Minsky 1967, p. 2, citita en Crevier 1993, p. 109.
- ↑ Eksplodo de la 1980-aj jaroj: apero de ekspertaj sistemoj, Projekto de Kvina Generacio, Alvey, MCC, SCI:
- McCorduck 2004, pp. 426–441
- Crevier 1993, pp. 161–162,197–203, 211, 240
- Russell & Norvig 2003, p. 24
- NRC 1999, pp. 210–211
- ↑ First AI Winter, Mansfield Amendment, Lighthill report
- Crevier 1993, pp. 115–117
- Russell & Norvig 2003, p. 22
- NRC 1999, pp. 212–213
- Howe 1994
- ↑ Dua AI vintro:
- McCorduck 2004, pp. 430–435
- Crevier 1993, pp. 209–210
- NRC 1999, pp. 214–216
- ↑ AI iĝis tre sukcesa en la komenco de la 21a jarcento. Clark 2015
- ↑ Pamela McCorduck (2004, pp. 424) skribis "the rough shattering of AI in subfields—vision, natural language, decision theory, genetic algorithms, robotics ... and these with own sub-subfield—that would hardly have anything to say to each other."
- ↑ Tiu listo de intelektaj trajtoj estis bazita sur la temoj kovritaj de ĉefaj AI lernolibroj, kiel:
- Russell & Norvig 2003
- Luger & Stubblefield 2004
- Poole, Mackworth & Goebel 1998
- Nilsson 1998
- ↑ Biologia intelekto kontraŭ intelekto ĝenerale:
- Russell & Norvig 2003, pp. 2–3, kiu faras la analogion kun la aviada inĝenierado.
- McCorduck 2004, pp. 100–101, kiu skribas ke estas "two major branches of artificial intelligence: one aimed at producing intelligent behavior regardless of how it was accomplished, and the other aimed at modeling intelligent processes found in nature, particularly human ones."
- Kolata 1982, per artikolo en la gazeto Science, kiu priskribas la indiferenton de McCarthy pri biologiaj modeloj. Kolata citas McCarthy skribante: "This is AI, so we don't care if it's psychologically real" [1][rompita ligilo] McCarthy ĵuse ripetis sian pozicion ĉe la AI@50 konferenco kie li diris "Artificial intelligence is not, by definition, simulation of human intelligence" (Maker 2006).
- ↑ Neats vs. scruffies:
- McCorduck 2004, pp. 421–424, 486–489
- Crevier 1993, pp. 168
- Nilsson 1983, pp. 10–11
- ↑ Simbola kontraŭ subsimbola AI:
- Nilsson (1998, p. 7), kiu uzas la terminon "subsimbola".
- ↑ Pamela McCorduck (2004, pp. 424)
- ↑ [2] Dokumenta filmo Plug & Pray de Joseph Weizenbaum kaj Raymond Kurzweil
- ↑ KP068 Artefarita inteligenteco. Alirita 12an de Septembro 2017.
- ↑ AlphaGo venkis. Arkivita el la originalo je 2017-09-12. Alirita 12an de Septembro 2017.
- ↑ Ĉu Artefarita Inteligenteco okazigos la trian mondmiliton?. Alirita 12an de Septembro 2017.
- ↑ 19,0 19,1 (2021-08-02) ““Who inspires who?” Aesthetics in front of AI art”, Philosophical Inquiries 9 (2), p. 195–220. doi:10.4454/philinq.v9i2.367.
- ↑ (2022) “Blockchain and AI in Art: A Quick Look into Contemporary Art Industries”, Blockchain and Applications (en), p. 272–280. doi:10.1007/978-3-030-86162-9_27.
- ↑ Artefarita Inteligenteco anstataŭas dungitojn ĉe asekurkompanio. Alirita 12an de Septembro 2017.
- ↑ Ĉu artefarita inteligenteco bezonas leĝojn?. Alirita 12an de Septembro 2017.